skrupulo

skrupul/o (2)

  1. Maltrankviliga dubo en aferoj de konscienco: pro skrupulo li rifuzis la donacon; senti skrupulon antaŭ la akcepto de tia propono; fari al si skrupulojn pri negoco.
    kazuo, delikateco, honesteco.
  1. Granda precizeco en la faroj: li kopiis la poemon kun plej granda skrupulo.
    zorgo, pedanteco.
  • skrupula
    Karakterizata de skrupulo: skrupula moralisto; skrupula esploro (B); skrupule traduki ĉiujn nuancojn.
  • senskrupula
    Prezentanta nenian skrupulon: senskrupula uzuristo; senskrupula plagiato.

    skrupulx


    Iel rilatitaj:

    bonx