*

Favorkora donaco plej ofte mona, kiel helpo al mal·riĉulo: petadi almozon (Z); M. ekĝemegis de honto, kiam ŝi ricevis almozon (Z); kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra (N); almozo estas unu el la kvin kolonoj de islamo; almoze vivi (Z); mi evitis morton permalsatan k vivon peralmozan (Z). [VIDU] almozkesto, almozosako.

  • almozulejo
    Rifuĝdomo por almozuloj.
  • almozi (ntr)
    Peti almozon: kiu tro ripozas, baldaŭ almozas (Z).
    kvesti. [VIDU] almozdoni, almozpeti.
  • almozulo
    Homo, kiu petadas almozojn: en ŝia penetranta voĉo sonis jam tirataj k plendaj sonoj de almozulo (Z).
    trampo, vagabondo. [VIDU] monaĥo.

  • Iel rilatitaj:

    bonx donacx donx hontx monaĥx monx parolx petx preĝx ricevx riĉx sakx trampx vagabondx