simpla

*simpl/a

  1. Konsistanta el unu sola elemento, ne kunmetita, ne dividebla en partojn: oro kaj fero estas simplaj korpoj; simpla verbotempo; la vortojn kun 'um' oni devas lerni kiel simplajn vortojn (Z); simpla ostorompo (sen vundo de la haŭto).
  1. [BOTANIKO] Nek kunmeta nek branĉa nek plurobla: simpla folio (kies limbo ne estas dividiĝinta en folierojn, sed formas unu tutaĵon, aŭ integran, aŭ pli-malpli entranĉan); simpla frukto (devenanta el nur unu ovario); simpla tigo (ne branĉiĝinta).
  1. Konsistanta el malmultaj partoj; nekomplikita aŭ ne tre evoluinta: simpla metodo, procedo, maŝino; miaj rimedoj de solvo aperos al ili eble kiel tro simplaj (Z); nia alfabeto estas plej simpla (Z); la plej simplaj formoj de la vivo; la plej simplaj estaĵoj.
  1. Facile komprenebla, facile solvebla: simpla teksto, poemo, problemo; post unu sola duonhoro li ekposedas la tutan gramatikon kaj al li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo da vortoj (Z); la afero ne estas tiel simpla, kiel ŝajnas (Z).
  1. Nura, sen pli aŭ malpli ol la dirita: doni alkoholon al bebo estas simpla murdo aŭ frenezo; tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego (Z); vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj (Z); kredi al simpla promeso; simpla soldato (B) (sen alia distingilo, rango), simpla oficisto (B).
  1. Senornama, senluksa, senafekta: simpla vesto, manĝo; simpla (nefesta) tago; vivi simplan vivon; la plej grandaj ĉefverkoj estas ankaŭ la plej simplaj.
  1. Senruza, naiva, natura: estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj (X); simpla animo; ŝiaj simplaj penoj por plaĉi.
  1. [FINANCO] Ne kapitaliĝanta: simplaj interezoj; simpla rento.
  • simple
    En simpla maniero:
    1. la enigmo simple solviĝas (Z); tiun pladon oni povas prepari tre simple;
    1. mi simple kaj litere, ofte, ne havis eĉ kion manĝi (Z); ni prenos nur simple kelkajn ekzemplojn (Z); tiam la decido de la kongreso restos simple malviva litero (Z); ĉiuj tiuj ĉi frazistoj simple ne volas trakontroli tion, pri kio ili parolas kun tia aŭtoritata tono (Z);
    1. ili kutimis vivi tre simple.
  • simpleco
    Eco de tio, kio estas simpla: la simpleco de la angla gramatiko (Z); simpleco ne ĉiam akordas kun precizeco.
  • simpligi
    Fari ion simpla: mi simpligis ĝis nekredebleco la gramatikon (Z); simpligi la doganajn formalaĵojn, la burokrataĵojn.
  • simpligo
    Ago simpligi kaj ties rezulto: en kio konsistas tiu ĉi eksterordinara simpligo de la lingvo? (Z).
  • simplulo
    1. Neburĝo, nenobelo: sur la stratoj promenis la simpluloj, sur la balkonoj la aristokratoj kaj burĝoj akceptis la venintojn (B).
    1. Homo simpla, ne tre inteligenta, ne tre rafinita.
  • malsimpla
    Komplikita: malsimpla meĥanismo (B), problemo (B).

    simpla


    Esprimoj

    Duobla pago (havanta la valoron de du simplaj pagoj).
    Estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj.
    La disputo estis kaŭzita simple de miskompreno.
    La simpleco de la angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn.
    La vortojn kun um oni devas lerni kiel simplajn vortojnZ; KOMP la entjeroj kaj la reeloj estas du simplaj datumtipoj.
    Laboristo simpla, specialigita, alte kvalifikita.
    Li simple iros en la najbaran urbon kaj rigardos.
    Mi simple kaj litere, ofte, ne havas eĉ kion manĝi, per kio min vesti.
    Mi simpligis ĝis nekredebleco la gramatikon.
    Mia alfabeto estas plej simpla.
    Miaj rimedoj de solvo aperos al ili eble kiel tro simplaj.
    Ni prenos nur simple kelkajn ekzemplojn.
    Oro kaj fero estas simplaj korpoj.
    Post unu sola duonhoro li ekposedas la tutan gramatikon kaj al li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo da vortoj.
    Tiam la decido de la kongreso restos simple malviva literoZ; .
    Tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego.
    Verkisto verkas librojn kaj skribisto simple transskribas paperojn.
    Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj.
    Ĉiuj tiuj ĉi frazistoj simple ne volas trakontroli tion, pri kio ili parolas kun tia aŭtoritata tono.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    malsimpla,simpla,simpla frukto,simplanimeco,simple,simpleco,simpligi,simpligo,simplulo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    elementa
    facila
    komprenebla
    kutima
    naiva
    natura
    nekomplikita
    nura
    stulta
    sola
    uzebla

    simpla funkcio, grafeo, intrigo
    simple koneksa, konverĝa
    simplulo, neburĝo, nenobelo
    topologio de simpla konverĝo

    malsimpla
    afekta
    duobla
    dividebla
    enigma
    inteligenta
    komplikita
    kunmetita
    luksa
    multparta
    ornama
    plurobla
    ruza
    speciala

    Ankaŭ vidu:

    afero. alta. bona. ec. facila. funkcio. kaŭzo. komplika kompreni. komputi. kvanto. libro. matematiko.

    Iel rilatitaj:

    -ec Arkadix afektx aferx altx bonx burĝx dividx du elementx enigmx facilx funkcix inteligentx kaŭzx komplikx komprenx komputx kutimx kvantx librx luksx matematikx metx multx naivx naturx nobelx nur ornamx pluraj ruzx sincerx solx specialx stultx uzx