konvinki

*konvink/i (tr)

Fari per pruvoj aŭ rezonoj, ke iu akceptu ion kiel veran aŭ pravan: tiun ĉi publikon konvinki ni ne entreprenas, ĉar ĉiuj niaj vortoj pereus vane (Z); por konvinki pri ĉi tio niajn aŭskultontojn, ni petas ilin prezenti al si [...] (Z); pruvoj konvinkas nur la spiriton, ne la koron; ĉu miaj klarigoj pri la montritaj proponoj konvinkis la legantojn pri ilia malakceptindeco? (Z); li (rakontis al mi multon), por konvinki min respondi (Z); mi do estas konvinkita pri la utileco de via asocio (Z).
persvadi, kredigi.
  • konvinka
    Tia, ke ĝi konvinkas: konvinka pledo, dokumento; duoble konvinka por mi estas la cikatro ĉi tien; nia afero konvinke montris sian fortecon (Z).
  • konvinko
    Stato de menso, al kiu io estis pruvita kiel vera: mi venis al la firma konvinko, ke (Z) [...] ; tuŝu la religiajn konvinkojn de neniu (Z); rokfirma konvinko; ili diris kun plena kora konvinko (Z).
  • konvinkebla
    Tia, ke tiu povas esti konvinkita: se li nun estus konvinkebla [...] (Z).
  • konvinkiĝi
    Iĝi konvinkita: mi konvinkiĝis, ke mi ne povas rapide ellerni ĉion, kion mi bezonas (Z); pri tio ĉi ĉiu povas konvinkiĝi, ĉar [...] estas aldonita plena lernolibro (Z); ni kalkulos niajn fortojn por konvinkiĝi, ĉu ni havos la eblon krei [...] (Z); ne estas ni fantomoj, konvinkiĝu! (Z).
  • konvinkiĝo, konvinkiteco
    Konvinko: ŝi parolis per voĉo de plena konvinkiteco (Z).
  • nekonvinkebla
    Tia, ke tiu ne povas esti konvinkita: nekonvinkeblaj ŝtipkapuloj.

    konvinki

    REVO: [konvinki]
    Nekonvinkebla ŝtipkapulo.Oni senfine argumentas, kaj neniu konvinkas la alian.Propraokule konvinkiĝi pri io.Si ne estis sufiĉe bona aktorino, por konvinki la edzon pri siafideleco.Tuŝu la religiajn konvinkojn de neniu.
    dokumento.fakto.kontraŭdiro.prava.pruvi.rezoni.vera.
    aktoro. bona. diri. diskuti. dubi. fidi. kritiki. opinii. pruvi. rezoni.

    Iel rilatitaj:

    aktorx argumentx bonx certx dirx diskutx dubx fidx kritikx opinix pruvx rezonx