stulta

stult/a (2)


Ne inteligenta, sensprita: tiu besto estas tiel stulta, ke ĝi ne rimarkante manĝas al si la piedojn; stulta kiel ansero, kiel ŝafo; (analoge) li faris vere stultan mienon; pli stultan romanon mi neniam legis.
  • stultaĵo
    Diro aŭ faro stulta: la stultaĵoj de la bopatrino ĉiujn ridigis.
  • stulteco
    Eco de iu aŭ io stulta: la stulteco de la homoj estas la sola afero, kiu povus doni ideon pri la senfinaĵo.
  • stultigi
    Fari stulta: stultigi infanon per senĉesaj admonoj kaj riproĉoj.
  • stultulo
    Homo stulta: faru reĝon el stultul' alia! (K).
    idioto, kreteno.

    stulta


    Eĉ stultulo tion scias. Fari diablaĵojn hejme, stultaĵojn. Ho! senkapa malsaĝulo, stultulo. Kun mieno malĝoja, trista, afabla, grava, indiferenta stulta, gaja, kontenta, funebra, severa, ruza, taŭzita, tre ĝenita, veaspekta. Nepenetrebla muro de stulteco. Pli bone silenti ol diri stultaĵojn. Rigardi stulte kiel ŝafo. Senfina estas la nombro de stultuloj. stultega. Stultulo trovas ĉiam pli grandan stultulon, kiu lin admiras. Trifoje stulta.
    admoni. besto. bona. insulti. inteligenta. mieno. pardoni. riproĉi. saĝa. scii. silenti.

    Iel rilatitaj:

    admonx arlekenx azenx bestx bonx insultx inteligentx mienx pardonx riproĉx saĝx scix silentx simplx trompx ŝafx