plano

*plan/o

  1. Desegno, prezentanta konstruon, urbon aŭ regionon kaj montranta la situacion, la proporciojn kaj la rilatojn de la diversaj partoj: gvidlibro kun planoj kaj ilustraĵoj (B); verki planon.
    skemo.
  1. Antaŭe pripensita kaj ordigita aranĝo de efektivigota verko aŭ entrepreno: la plano de tiu romano estas konfuza; skizi grandiozan planon de propagando; intence kaj kun antaŭpretigita plano ili neniel volus malutili al iu (Z); pli aŭ malpli frue mi elpaŝos kun unu plano, por kiu mi jam de longe prepariĝas (Z); trijara, kvinjara plano (de ekonomia progresigado).
    metodo, programo 4, projekto.
  1. Rilata malproksimeco, en kiu troviĝas vidaĵoj, aŭ en kiu estas perspektive metataj prezentaĵoj en desegno aŭ pentraĵo: la figuro de la unua plano estas belega; la montoj, kiuj formas la lastan planon; sur la antaŭa plano (de la desegno) staris la floranta rozarbetaĵo (Z); (f) ĉiam sur la unua plano staris antaŭ mi la bildo de Bourlet (Z); ni devas meti niajn personajn gustojn sur la lastan planon (Z).
    ebeno, fono, perspektivo, scenejo.
  1. [FOTOGRAFIO] ĉiu parto de filmo, kiu estis fotita sen lokŝanĝo de la kamerao, kaj povas daŭri de unu sekundo ĝis pluraj minutoj: la plano estas en filmo tio, kio estas la frazo en romano; plano fora (ĝenerala perspektivo), meza (la personoj sen konsidero pri la dekoracio), proksima (la personoj ĝistalie), unua (la vizaĝo), ekstra (nur unu detalo).
  • plani (tr)
    Fari planon de: jam de longe mi planis tiun vojaĝon; plani la rekonstruon de Varsovio.
  • planado
    Apliko de planoj por ion realigi, modifi aŭ normigi: lingvoplanado.
  • planaro
    Kolekto de planoj 1.
  • planismo
    Ekonomika doktrino, laŭ kiu la ekspansio povas eviti la krizojn nur per planizado.
  • planizi
    Organizi kaj direkti konforme al difinita plano: planizita ekonomio, urbigado.
  • planizado
    Starigo de ekonomiaj programoj, indikantaj la celojn atingotajn en limtempo, la uzotajn rimedojn kaj la kreotajn organismojn.
  • antaŭplano
    Prepara redakto de plano.
  • laŭplane
    Konforme al la plano: laŭplane la rikoltoj atingis kvin milionojn da tunoj.
  • senplane
    Ne havante planon: niajn laborojn kaj materialajn rimedojn, kiujn ni ĝis nun uzadis senplane, ni devas nun reguligi, centrigi kaj ekonomiigi (Z); (f) la birdoj devis forlasi sian hejmon, flugadis senplane (Z).
    blinde, hazarde, improvize, sencele.
  • horplano
    Detala tabelo, montranta la uzon de ĉiu horo en lernejo, oficejo ks.
  • konstruplano
    Plano, laŭ kiu konstruo estas projektita.
  • urboplanismo
    Sistemo de administraj, ekonomiaj kaj socialaj dekretoj, kiuj devas ebligi malvolviĝon racian kaj humanan de la urboj.
  • vojplano
    Itinero.

    plano


    Esprimoj

    La plano estas en filmo tio, kio estas la frazo en romano.
    Mia plano estas tia, ke mi esperas, ke ĝi bone fruktos.
    Por efektivigi la planon, oni jungis ciujn fortojn de lalando.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    planado, lingvoplanado,  planaro, planismo, planizi, planizita ekonomio, planizitaurbigado, planizado, antaŭplano,laŭplane,  senplane,  horplano, konstruplano, urboplanismo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    desegni
    gvidi.
    intenci
    pripensi.
    projekti

    aranĝo.ĉarpentaĵo, trabaro, armaturo, skemo, strukturo.desegno.entrepreno. itinero. monoplano.planilo,planimetrio. Urboplanismo.vojo.

    Rilatitaj:

    bona. esperi. fari. komputi. konstruaĵo. matematiko. voli.

    Eble rilatitaj:

    desegn, efektiv, entrepren, kostum, lingv, map, matur, okaz, struktur,

    Iel rilatitaj:

    antaŭ bonx buĝetx desegnx efektivx entreprenx esperx farx komputx konstruaĵx konstrux kostumx lingvx mapx matematikx maturx okazx strukturx volx