rimarki

*rimark/i (tr)

  1. Observante, distingi kaj aparte atenti: apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi (Z); mi rimarkis inter la nematuruloj junulon senprudentan (X); oni rimarkis vian foreston (Z); oni ne rimarkis la tutan senfundamentecon de tiuj argumentoj (Z); rimarki eraron en teksto (B); rimarku la lokon, kie li kuŝas, iru tien kaj kuŝiĝu (X); sed baldaŭ li rimarkis, ke tiu sistemo estas tro komplika (Z).
    mencii, noti.
  1. Diri, atentigante: nesaĝaj homoj ironie rimarkas al vi, ke [...] (Z); nu, vi ja nenion diras, rimarkis unu el la teksistoj (Z); la mastro amike rimarkis: Mi donus cent funtojn, se [...] (Z).
  • rimarko
    Tio, kion oni rimarkis: mi faros nur mallongan rimarkon (Z); viaj rimarkoj pri la alfabeto estas tre ĝustaj (Z); E-istoj, kiuj ĉe la plej malgranda rimarko de la kontraŭuloj ekstaras senhelpe (Z).
  • rimarkebla
    Tia, ke ĝi povas esti rimarkita: en tiu tumulto estis precipe rimarkebla la figuro de kavaliro (Z); tiu apenaŭ rimarkebla aludo (Z).
  • rimarkigi
    1. Sciigi al iu rimarkon: nu, mi nur simple rimarkigis al vi (Z); mi jam kelkajn fojojn rimarkigis tion ĉi al li (Z); sed permesu rimarkigi: mi estas en certa grado [...] edzinigita (Z).
    1. Fari, ke iu rimarku: mi devas rimarkigi vin pri tio (Z); mi ne devis rimarkigi, ke mi travidis la agon (Z) (de insidantoj).
  • rimarkigo
    Atentigo, ke io estas rimarkinda.
  • rimarkilo
    Signo, per kiu oni rimarkigas: meti rimarkilon ĉe la paĝo de libro.
  • rimarkinda
    Inda esti rimarkita: rimarkinda lerteco (B); oni trovas tie tute rimarkindan gradon de saĝeco (Z); li estas la plej rimarkinda el miaj lernantoj; oni sentas sin tiel rimarkinde juna (Z).
  • nerimarkate
    Tiel, ke oni ne rimarkas: li penis nerimarkate atingi fremdan teron (Z).
  • nerimarkeble
    Tiel, ke oni ne povas rimarki: kiel la kantado de la patrino nerimarkeble restas en la menso de la infano (Z); novaj esprimoj devas esti enkondukataj nur iom post iom, nerimarkeble (Z).
  • nerimarkite
    Tiel, ke oni ne rimarkis: mi eĉ konstante penas tragliti nerimarkite (Z).

    rimarki


    diri.distingi.En fremda okulo ni vidas ligneron (spliton), en nia ni trabon ne vidas(ne rimarkas).observi.rimarkebla.rimarkeco.sciigi.signo.
    bona. ebl. elekti. memori. okulo. senso.

    Iel rilatitaj:

    -ebl atentx bonx dirx elektx kuriozx memorx modestx montrx okulx sensx trovx vidx