domaĝo

*domaĝ/o

Perdo aŭ difekto, kiun oni volus ne vidi, ne suferi: estas domaĝo, ke ni devas akiradi la mondon en tia maniero (Z); post domaĝo venas saĝo (Z); kia domaĝo! (Z).
averio, damaĝo, ve, bedaŭrindaĵo.
  • domaĝa
    Bedaŭrinda: jen domaĝa afero!
  • domaĝe
    Bedaŭrinde: estas domaĝe pri (Z); estas domaĝe, ke (Z); kiel domaĝe!
  • domaĝi (tr)
    1. Timi bedaŭrindaĵon, difekton, perdon pri io; deziri ŝpari, konservi, ne elspezi, ne difekti ion: li ne aĉetis la libron, ĉar li domaĝis la monon (X); li ne eliris en la pluva vetero, ĉar li domaĝis sian veston (Z); kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon (Z); pafu, k ne domaĝu sagojn (X); ne domaĝi sian penon; se la proponanto domaĝas la elspezojn, kun kiuj la proponado estas ligita [...] (Z); tiel longe, kiel li havis ankoraŭ propran kapitalon, li nenion domaĝis (Z); li forkuris, ĉar li domaĝis sian vivon (Z).
      avari.
    1. Timi malutili al iu, timi ofendi aŭ dolorigi iun, indulgi: pro spritaĵo li eĉ patron ne domaĝus (Z); vi domaĝas la hederon, kiu dum unu nokto elkreskis k dum unu nokto pereis, k ĉu Mi povus ne domaĝi Nineven, la grandan urbon? (X); ankaŭ min oni ne devas piedpremi, ankaŭ min oni devas domaĝi! (B).
      kompati, ŝpari.


    domaĝo

    bedaŭrindaĵo. damaĝi. difekto. malprofito. Mi domaĝas la prezon. ripari. sendomaĝa.


    bedaŭri. bona. kompati. kvalito. malbona. rezulti. suferi.

    Iel rilatitaj:

    bedaŭrx bonx havx kompatx kvalitx malbonx rezultx suferx ĉagrenx