-ebl

*-ebl/


I- Sufikso signifanta, ke io povas esti farata (taŭga por esti eblata): manĝebla kreskaĵo (Z); trinkebla akvo, rompebla vitro (Z); fleksebla ŝtalo (Z); forĝebla fero (Z); evitebla peko (X); ne kaŝebla amo (Z); historio tute nekredebla (Z); neevitebla malbono (Z); nekomprenebla parolo (Z); depost tempo nememorebla (Z); ĉesigebla disputo; travidebla vitro (Z); skribi nelegeble (Z); kompreneble, ke mi lin amas! (Z); mi kredeble ne povos veni (Z); tiu plej malalta ŝtupo, sur kiu opinieble devis stari nur la plej malfeliĉaj (Z); nek transnaĝeble, nek transireble (Z); nevenkebleco; mi komencos rompadi vian koron, se al prudento ankoraŭ iom estas ĝis venebla (Z); irebla, nerevenebla vojo (X); ŝia penegado, per sia propra tro forta streĉiĝo, nepovebligi ĉiun progreson (Z).
  • II- Samsignifa memstare uzata morfemo:
  • ebla
    Povanta esti, okazi: la supozo estas ebla, sed malmulte verŝajna; ĉio estas ebla por kredanto (N); ĉio estas ebla ĉe Dio (N).
  • eble
    Eventuale, en ebla okazo: mi blinde pafos, eble trafos (Z); morgaŭ vi eble okazon ne trovos (Z); eble mi povos helpi al vi (Z); eble mi malriĉiĝus k ŝtelus (X); kiel eble plej (Z) (en la plej alta grado).
  • eble estas
    1 Povas esti: estas eble, ke li venos; ne eble, ke li uzis tian fivorton; li ĵus mortis-ĉu eble? .
    1. Estas ebligite: fine estas eble, ke mi ripozu; ne estis eble al mi alveni ĝustatempe.
  • eblo
    Io, kion oni povas fari; eventuala rimedo: ekzistas nenia eblo respondi tiun demandon (Z); se Volapük havus eĉ la plej malgrandan eblon fariĝi iam lingvo de la mondo (Z); doni al la tuta Ligo eblon bone pripensi (Z); se la aŭtoro havus la materian eblon, li prenus la aferon sur sian respondecon (Z); uzi ĉiajn eblojn por atingi la celon; de tiu loko ekzistas nenia reveneblo (eblo de reveno).
  • ebleco
    Eco de io ebla: la ebleco de tiu fenomeno estas tre malgrava; la ebleco, ke iu povus lin savi, estas nekonsiderinda; prudente E. kontentigas tiun principon laŭ mezuro de ebleco (Z); faktoj, kiuj parolas kontraŭ tia ebleco (Z).
  • ebligi
    Fari, ke io estu ebla: tiu promocio ebligos mian edziĝon; tia hipotezo ne ebligas ekspliki ĉiujn fenomenojn; tio ebligis, ke mi ĉeestu; tio ebligis al mi la ĉeeston.
    permesi.
  • laŭeble
    Tiom, kiom estas eble: respondu laŭeble la 188 demandojn de la enketformulo por pasporto.
  • malebla = neebla.
  • malebligi
    Malhelpi la okazigon, efektivigon de io: tiu elektra frapo malebligas al ni por ĉiam la pluan uzadon de nia korpo (Z).
  • neebla
    Ne povanta efektiviĝi: tio, kio estas neebla por unu persono, estas ludilo por grupo da personoj (Z). [VIDU] neadebla (Vd ne), negebla.
  • neeble
    En neebla maniero: interkonsentigi ĉiujn opiniojn estas neeble (Z).
  • neeblaĵo
    Io neebla: vi ĉiam postulas neeblaĵojn!
  • neebleco
    Eco de io neebla: neebleco estas plej forta senkulpigo; mi troviĝas en la neebleco helpi lin; penegi ĝis neebleco (Z).
  • neebligi (evi) = malebligi: tiu supermezura konkurado por la plimulto eĉ neebligas la akiron de laboro! (Z).

    -ebl

    PMEG: [-ebl]

    Esprimoj

    Apenaŭ eblas.
    Atesto pri navigebleco.
    Aĉetebla juĝisto.
    Celi nur trafeblajn objektivojn.
    De post nememorebla tempo.
    Eble mi revidos lin ie.
    El teoria vidpunkto, tio estas pravigebla.
    Elĉerpi ĉiujn eblojn de solvo.
    Estas eble, povas esti.
    Gargari nekompreneblajn vortojn.
    Havi nediskuteblan, nekontesteblan, nedisputeblan aŭtoritaton.
    Havi nerefuteblan pruvon en la mano.
    Havi videblan rezulton.
    Helico kun variigebla paŝo.
    Infektiĝi je neretenebla rido.
    Kiom eblas fari per homaj kapabloj.
    Kvarĉambra apartamento luebla.
    La elektoj estu kiel eble plej demokrataj.
    La nemoveblaĵoj en heredaĵo.
    La sojlo de senseblo, de aŭdeblo.
    Lasi al iu la eblon retiriĝi kun honoro.
    Lian elekton oni povas antaŭvidi ne sole kun tre granda kredebleco, sed eĉ kun plena certeco.
    Ne akirebla virino.
    Ne kalkulebla.
    Ne spirebla atmosfero de drinkejo.
    Neakordigebla konflikto.
    Neatakebla urbo, virto.
    Neatingebla perfekteco.
    Neelĉerpebla provizo de manĝaĵoj.
    Nekompareble bela.
    Nekonvinkebla ŝtipkapulo.
    Nekoruptebla.
    Nekrevigebla pneŭo.
    Nepacigebla opoziciulo, kontraŭulo.
    Nepenetrebla muro de stulteco.
    Nerezistebla sturmo.
    Nesatigebla sciavido.
    Nesplitebla vitro.
    Pardonebla eraro, kulpo.
    Por havi rajton de voĉdonado G por esti balotrajta), por esti elektebla, oni devas havi la aĝon de ---.
    Postuli neeblaĵojn.
    Pruvi la ekziston de Dio estas io logike neebla.
    Riceveblaj stacioj.
    Senbaza, nekontrolebla, tre diskutebla aserto.
    Starigi daŭran, nedetrueblan, tempospitan monumenton al iu.
    Suferi trafon de singulto, de brusta seka tuso, nehaltigebla, konvulsia tusado.
    Suplemento ne abonebla, aparte abonebla.
    Tiel malgrasa, ke liaj ripoj estas kalkuleblaj.
    Tre malgranda, facile kalkulebla per la fingroj.
    Troviĝi en prema, ekstrema situacio, sen eliro, pli kaj pli neelportebla.
    Via senkulpeco ne estas pruvita, do neadebla, neigebla.
    Vizaĝo velkebla, nepenetrebla, nelegebla, nedeĉifrebla.
    ĉiuj eblaj internaj ligoj ne estas faritaj.
    Ŝia rifuzo estis atendebla.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    (ne)aŭdebla,(ne)kontestebla,(ne)koruptebla,(ne)negebla,(ne)perceptebla,-ebl,abonebla,akceptebla,akirebla,alirebla,alĝustigebla,asekurebla,asimilebla,atendebla,atingebla,atingebleco,aĉetebla,aŭdebla,bruligebla,cedebla,daŭrigebla,decidebla,deformebla,dehelpebla,demonstrebla,derivebla,diagonaligebla,difektebla,diferencialebla,digestebla,dilatebla,direktebla,diskutebla,distingebla,distribuebla,dividebla,duonpenetrebla,ebla,eble,eble estas,ebleco,ebligi,eblo,ekscitebla,ekscitebleco,ekspluatebla,elektebla,elektrebla,esperebla,espereble,estebleco,etendebla,evitebla,faldebla,fandebla,farebla,febla,fendebla,fidebla,fleksebla,forĝebla,hardebla,hardebleco,havebla,imagebla,impostebla,impresebla,influebla,integralebla,integrebla,inversigebla,inversigebla,irebla,kalkulebla,kaŝebla,komprenebla,konebla,konjektebla,konsentebla,konsilebla,kontraŭegaligebla,kontrolebla,konvertebla,konvinkebla,kredebla,kredeble,kredebleco,kritikebla,kultivebla,kunigebla,kunmezurebla,lamenigebla,laŭeble,legebla,levebla,loĝebla,luebla,magnetebleco,magnetigebla,malebla,malebligi,malinhibebla,malkomponebla,manĝebla,mebla,memorebla,memorebla,mezurebla,modlebla,movebla,moveblaĵo,navigebla,navigebleco,neadebla,neakordigebla,neantaŭvidebla,neapartigebla,neatakebla,nebridebla,nebruligebla,necedebla,nedecidebla,nedeklinaciebla,nedeterminebla,nedetruebla,nedifinebla,nedirebla,nedirektebla,nedisigebla,nediskutebla,nedisputebla,nedivenebla,nedubebla,neebla,neeblaĵo,neeble,neebleco,neebligi,needukebla,neeksigebla,neelektebla,neelpetebla,neelportebla,neeltenebla,neelĉerpebla,neesplorebla,neesprimebla,neestingebla,neevitebla,nefalsebla,nefarebla,nefleksebla,neforgesebla,neforigebla,neforlasebla,nehaltigebla,nehavebla,neigebla,neignorebla,neimageble,neimitebla,neinhibebla,neinversigebla,neirebla,nekalkulebla,nekaptebla,nekaŝebla,neklarigebla,nekomparebla,nekompareble,nekomprenebla,nekonebla,nekonfuzebla,nekonkerebla,nekonkurebla,nekonsolebla,nekonsternebla,nekonsumebla,nekontraŭdirebla,nekonvinkebla,nekredebla,nekuracebla,nekvietigebla,nelacigebla,nelegebla,nelegeble,nemalhavebla,nemaltrafebla,nemezurebla,nemovebla,nemoveblaĵo,nenombrebla,nenuligebla,neobeebla,neoksidebla,nepenetrebla,nepensebla,nepesebla,nepriskribebla,nereduktebla,nerefutebla,neregebla,nerekonebla,neresanigebla,neretenebla,nerevenebla,nerevenigebla,nerevokebla,nerimarkeble,neriparebla,neriproĉebla,nerompebla,nesatigebla,nesaveble,nesentebla,neskuebla,nesondebla,nespirebla,nestirebla,nesuperebla,nesuspektebla,netaksebla,netimigebla,netolerebla,netransigebla,netuŝebla,neutiligebla,neuzebla,nevendebla,nevenkebla,nevidebla,nevundebla,neĉifebla,neŝancelebla,neŝanĝebla,neŭtrigebla,nombrebla,nombrebla,nomonenomebla,nukleofendebla,numerebla,okulvidebla,orientebla,palpebla,pardonebla,penetrebla,permesebla,permutebla,plugebla,portebla,prokrastebla,prononcebla,reduktebla,regebla,rekonebla,rektifebla,renkontebla,reversebla,rezistebla,ricevebla,rimarkebla,rompebla,savebla,senmebligi,sensebla,sentebla,sinnepetegebla,sinreturnebla,skiebla,solvebla,sugestiebla,supozebla,supozeble,surflosebla,teksebla,tolerebla,tradukebla,trafebla,trairebla,transgluebla,transirebla,travidebla,trinkebla,trovebla,turnebla,tuŝebla,uzebla,variebla,variigebla,venebla,veturebla,veturigebla,videbla,videble,videbligi,vundebla,ĝirebla,ŝanĝebla,ŝovebla

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    abisma (nesondebla)
    eventuale
    foje
    kamufli (nevidebligi)
    malhelpi (malebligi)
    povanta okazi

    Ankaŭ vidu:

    aserti, atingi, bona, celo, certa, diskuti, dubi, elekti, fari, fidi, forgesi, instrui, juro, justico, karaktero, kulpa, matematiko, memori, morfemo, morfemo, povi, scii, senso, speciala, surikso, tekniko, vero, ec

    Iel rilatitaj:

    -ec -us abismx asertx atingx bonx celx certx diskutx dubx ekzistx elektx eventualx eventx facilx farx fidx fojx forgesx helpx imagx instrux jurx justicx kamuflx kapablx karakterx kazx komunx kontrolx kulpx matematikx memorx mezx miksx morfemx neprx okazx perfektx perx povx rajtx rimarkx scix se sensx specialx suriksx teknikx verx verŝajnx veturx