ekzemplo

*ekzempl/o

  1. Ago, konduto aŭ persono, rigardata kiel imitindaĵo: ekzemplo proponas, sed ne ordonas (Z); vi prenas ekzemplon de la filinoj de L. T. (Z); doni, sekvi ekzemplon; doni virtan ekzemplon por iu (Z); li fariĝis instrua ekzemplo en la buŝo de la saĝuloj (Z); tio estas bela ekzemplo de sindonemo; mian proponon mi prezentas nur kiel ekzemplon (Z); mi faris lin avertilo k ekzemplo (X); (ili postulas), ke mi ripetu la malfeliĉan ekzemplon de Volapük (Z).
  1. Peco de teksto, kiun oni citas por konfirmi gramatikan aŭ filologian klarigon: la utileco de vortaro kuŝas grandparte en la ekzemploj; preni por ekzemplo (Z); la diferencon vi komprenos el la sekvantaj ekzemploj (Z); por ekzemplo mi citos al vi pecon (Z).
  1. Tipa atesto: tiu krimo estas ekzemplo de sovaĝa krueleco; prezenti ekzemplojn de malĉasteco (Z).
  • ekzempla
    Prezentanta ekzemplon: ekzempla konduto, frazo.
  • ekzemple
    Por ekzemplo: se ekzemple mi diros [...] (Z); prenu ekzemple min (Z); ekzemple, anstataŭ la prepozicio [...] (Z).
  • ekzempli (tr)
    Klarigi per ekzemplo: tiu proverbo ekzemplas la regulon.
  • ekzemplodona
    Donanta bonan ekzemplon.
  • senekzempla
    Neniam antaŭe farita aŭ okazinta, senkompara, senegala: la terura k senekzempla buĉado en mia urbo (Z).
    senprecedenca.

    ekzemplo


    Esprimoj

    Bonaj ekzemploj pli forte influas ol admonoj.
    Doni virtan ekzemplon por iu. ekzemplero de konko,
    Ekzemplo proponas, sed ne ordonas.
    Preni ekzemplon de iu.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    ekzempla,ekzemple,ekzempli,ekzemplo,ekzemplodona,kontraŭekzemplo,senekzempla

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    atesti
    ekzemplero de libro.
    imiti
    konfirmi
    senprecedenca (senekzempla)

    Ankaŭ vidu:

    admoni. bona. gazeto. gramatiko. kompreni. lerni. libro. matematiko. pardoni. pli.

    Iel rilatitaj:

    admonx atestx bonx citx edifx ekzemplerx gazetx gramatikx imitx komprenx konfirmx lernx librx matematikx pardonx plx precedencx