veneno
*venen/o
- Minerala, vegetaĵa aŭ animala substanco aŭ miksaĵo de substancoj, kapabla modifi, difekti kaj eĉ mortigi la vivantajn ĉelojn, histojn, organojn aŭ vivulojn: fosforo estas mortiga veneno (B); veneno de vomnukso konsistas el pluraj alkaloidoj; multaj venenoj estas etadoze uzataj kiel medikamentoj.
tokso.
- Likvo, sekreciata de iuj animaloj per speciala glanda aparato, inokulata per piko aŭ mordo kaj havanta tiujn samajn efikojn: la veneno de vipero, de araneulo; pereiga veneno de aspidoj (X).
- (f) Io tre malplaĉa, malagrabla: plena glaso da vino, sed kun guto da veneno (Z); fiŝo sen vino estas veneno (Z); troa festeno estas veneno (Z).
venena - Enhavanta venenon: beroj venenaj (X), venenaj fungoj.
- (f) Danĝera kiel veneno: li estas tre venena kontraŭ mi (Z); venenaj paroloj (Z); venena influo.
veneni (tr)
Agi per veneno, t.e.: - Meti venenon en ion: ili venenis la putojn (Z); la vino, ho Hamleto! ĝi estis venenita! (Z); mi venenus la oceanon, por ke ili trinku morton el ĉiuj fontoj! (Z);
- Sorbigi venenon, cele al mortigo: veneni rabian hundon (B); kuradi kiel venenita muso (Z);
- (f) Malagrabligi, malfeliĉigi: donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu (Z); ĉi tiu batalado pri la pano tre venenis mian vivon (Z); vi venenas mian maljunecon (B); veneni la plezuron (Z), la ĝuadon; polvo venenas la spiradon (B); la interregnaj rilatoj estas venenataj de la problemo de la naciecoj; venenitaj ĝojoj (Z).
venenado
Ago de iu, kiu venenas. veneneca
Havanta la ecojn de veneno: maljuna, tre veneneca virino (Z). veneniĝo
Stato de iu, kiu estas venenita: falusamanita veneniĝo (Vd amanito). venenimuna
Imuna kontraŭ veneno: denaska, akirita venenimuneco.
mitridatizi. antiveneno
Substanco efika kontraŭ veneno. kontraŭveneno = antiveneno. memvenenado, sinvenenado
Ago de iu, kiu mortigas sin mem per veneno.
Iel rilatitaj:
absintx
agrostemx
akroĥordx
anagirx
anamirtx
antiarx
antidotx
apotekx
arumx
aspidx
atropx
boletx
bonx
botropx
bromx
brucinx
bungarx
cikutx
dafnx
daturx
ekologix
gasx
manĝx
plantx