kompati

*kompat/i (tr)

Senti kortuŝon pro ies malfeliĉo kaj deziron ĝin malakrigi: kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa (X); virtulo kompatas la vivon de sia bruto (X); ĉar kiu kompatos vin, ho Jerusalem? (X); Dio kompatu nin, pekulojn! (Z); mi dankas vin, kompatanto en la ĉielo! (Z); pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata (Z); nomu viajn fratinojn Kompatataj! (X); mi kompatos la nekompatitinon (X); (abs) Dio batas, Dio kompatas (Z); Vi mortigis, buĉis kaj ne kompatis (X).
bedaŭri, domaĝi, indulgi, kondolenci, simpatii.
  • kompato
    Sento de tiu, kiu kompatas: ŝin hontigis la kompato, kies objekto ŝi estis (Z); mi ne volas baton, mi ne volas kompaton (Z); ŝi vekis kompaton en tiu ĉi virino (Z); justeco kaj kompato al la bestoj (Z); eksenti kompaton al iu (Z), pro io (X); el kompato ŝi jam longe iom post iom malkaŝis al li la veron (Z); rideto de kompato (Z) (malestima).
  • kompata
    Esprimanta kompaton: rigardi la aferojn kun pli kompata okulo (Z); (mortigi) per saĝo kompata (Z).
  • kompatema
    Inklina al kompato: vi estas Dio pardonema, indulgema kaj kompatema (X); ĉiu estu bona kaj kompatema al sia frato (X); la libristo estis tre bona homo kaj havis tre kompateman manon (Z).
    bonkora.
  • kompatigi
    Fari, ke iu kompatu al vi: pli bone estas enviigi, ol kompatigi (Z).
  • kompatinda
    Meritanta, vekanta kompaton: la kompatinda anasido estis mordata kaj persekutata (Z); miaj kompatindaj floroj tute forvelkis (Z); ĝi estas vera kompatindaĵo, la infano ja malsaniĝos! (Z).
    malfeliĉa.
  • senkompata
    Ne sentanta ian kompaton: la senkompata morto (Z); ili parolis senkompatajn vortojn pri ŝi (Z); decido, kiun li plenumos senkompate kaj severe (Z).
    egoisto, kruela.


    Aktiva pruvo de kompato. Al malfeliĉulo decas kompato de amiko. almozo : mono, kiun oni donas al malriĉulo pro kompato; almozi: peti almozo(j)n. Ĉiu estu bona kaj kompatema al sia frato. Eksenti kompaton al iu, pro io. kompati : kunsenti malfeliĉon, kiam iu alia estas malfeliĉa. Kompatinda. kompatindulga. Pli bone estas enviigi ol kompatigi. Rigardi la aferon kun (pli) kompata okulo. senkompata morto. Veki kompaton.
    bonkora. domaĝi. hontinda. indulgi. kondolenci. korfavoro. kormoliĝo. koro. korŝiri. kortuŝi. kruela. malfeliĉa. mizerikordo. pardono. povra. rifuzi indulgon. senkora. severa. ŝpari.
    abomeni. bedaŭri. bona. frato. konduti. malfeliĉa. morti. plendi. senti. suferi.

    Iel rilatitaj:

    abomenx bedaŭrx bonx domaĝx fratx kondutx korx malfeliĉx mortx plendx rifuzx sentx severx suferx