modelo

*model/o

  1. Objekto, farita por esti imitata: modelo de brodaĵo, de skribo; modelo de maŝino; estas tre necese, ke mi mem pretigu per argilo la modelon (Z) (de la statuo); pecoj, kiujn li kunmetadis por formi imitaĵon de donita modelo (Z); fratoj, kreitaj ĉiuj laŭ unu modelo (Z); E. estas kreita de homo, kiu laboris tute sola, havante ne sole neniajn konsilantojn, sed ankaŭ nenian antaŭe aperintan modelon (Z).
  1. Persono, kiu pozas antaŭ artisto por esti desegne, pentre, skulpte ks prezentata.
    pozisto.
  1. Homo, kiu surmetas altmodajn vestojn, por prezenti ilin al la klientoj.
  1. (f) Io aŭ iu imitinda pro sia perfekteco: tiu aparato estas modelo de simpleco kaj efikeco; (li estis) modelo de la moroj kaj klereco (Z); ŝi montras modelon de patrina amo; li estas la modelo de boneduka maniero de vivado (Z).
    ekzemplo, idealo, tipo.
  1. [SCIENCOJ] Simpligita prezento aŭ priskribo de la esencaj ecoj de sistemo aŭ procezo, uzata por kalkulado, prognozado aŭ esplorado: matematika modelo; modelo de atomo, de la ekonomio; ondmodelo de lumo.
  • modela
    Inda servi kiel modelo: modela konduto, stilo; modela por ĉiuj; eĉ en la plej modela regno naskiĝas diversaj proponoj reformaj (Z).
  • modeli (tr)
    1. Modli.
    1. Muldi.
  • modeligi
    1. Konformigi al modelo: [...] se niaj amikoj ĉiam modeligadus sian stilon laŭ la stilo de 'La E-isto' (Z).
    1. [SCIENCOJ] Fari modelon pri io: modeligi trafikon, la atmosferon.
      simuli.
  • modelilo
    Formilo, muldilo.
    matrico, ŝablono.
  • modelino
    Ina modelo 2 aŭ 3.
  • modelisto
    Tiu, kiu desegnas la modelojn de laŭmodaj vestoj.
  • etmodelo
    Modelo, farita laŭ malgrandigita skalo, de maŝino, dekoracio, domo, skulptaĵo kĉ.
  • arkmodelilo
    [ARKITEKTURO] Modelilo el tabuloj, sur kiu oni konstruas arkon, volbon ks.
  • modelfolio, papermodelo
    Papera folio, havanta la formon de la diversaj partoj de vesto, tiel ke, sternante ĝin sur la ŝtofo, oni povas tiun tajli, sekvante la konturojn de la paperpecoj.
    ŝablono.

    modelo


    Iel rilatitaj:

    arketipx artx bonx folix idealx klasikx