necesa

*neces/a

  1. Tre bezonata, preskaŭ ne malhavebla, ekstreme dezirata: memorkapablo estas necesa por bona lernanto; por vendisto mensogo estas necesa apogo (Z); necesa estas via ĉeesto en la kunsido; fari ĉion necesan por sukcesi; estas necese zorgi pri tio; ĉu estas efektive necese, ke mi entreprenu nun mian intencitan vojaĝon? (Z).
  1. Postulata de la naturaj leĝoj aŭ de la stato de la aferoj; absolute ne evitebla: la varmo estas necesa efiko de fajro; la aero estas necesa por ĉiuj vivantaj estaĵoj (B); la artikolo (en E.) estas oportuna, sed ne necesa (Z); estas necese, ke herboj kresku kaj mortu ja infanoj, ho ve!; la leĝoj estas la necesaj rilatoj, kiuj rezultas el la naturo de la aferoj.
    fatala.
  1. [FILOZOFIO] Ne povanta esti alia, aŭ ne esti: necesa sekvo de principo.
  • neceso
    1. Absoluta bezono: senti la neceson silenti; neceso ne estas kareso (Z).
    1. Neceseco: ni baldaŭ trovos nin antaŭ la neceso, krei novan literaturon (Z); la neceso, ke ni ĉiuj interkonsentu, estas klara por vi, mi esperas.
  • necesi
    Esti necesa.
  • necesas
    Estas necese.
  • necesaĵo
    Io bezonata: la necesaĵoj de la vivo; ĉiuj necesaĵoj mankas; la Roma imperio estis tiutempe ekonomia necesaĵo.
  • neceseco
    1. Povo de la cirkonstancoj trudi ian agon, konduton: el la neceseco oni devas fari virton (Z); neceseco leĝojn ne konas; postulas tion leĝ' kaj neceseco (Z); fari ion el blinda neceseco (Z), el simpla senhelpa neceseco (Z); mi vidas, ke vi konscias la necesecon de tre singarda forma de agado (Z); dank' al la neceseco ellernadi diversajn fremdajn lingvojn [...] (Z).
    1. [FILOZOFIO] Racia neevitebleco, deviga sinsekveco: logika, morala neceseco.
      determinismo.
  • *necesejo
    Loko destinita por feki kaj urini.
  • necesigi
    Igi necesa por iu: la prudento necesigas nin venki la naturon (Z).
  • *necesujo
    Ujo el ŝtofo, plasto, ligno kc, entenanta la konstante bezonatajn iletojn: necesujo por tualeto, de kudristino, de kuracisto.
  • nenecesa, sennecesa
    Ne nepre trudita de bezono aŭ de la cirkonstancoj: energie batali kontraŭ ĉia sennecesa reformo (Z).


    absoluta bezono. bezonata. dezirata. Fari ĉion necesan por sukcesi. Fari la necesajn paŝojn. Kaduka, vilaĝa dometo en tia stato, ke necesis deskrapi la malnovan kalkaĵon. Memorkapablo estas necesa por bona lernanto. ne evitebla. ne malhavebla. necesaĵo. necesejo. necesujo. necesa kondiĉo. necesi. Por vendisto mensogo estas necesa apogo. postulata.
    bona. filosofio. kapabla. komerci. lerni. matematiko. mensogi. opinii. taŭga. utila. voli.

    Iel rilatitaj:

    absolutx alimentx bezonx bonx devx domx estx eventualx evitx filosofx kapablx komercx kondiĉx lernx matematikx mensogx opinix povx statx sufiĉx taŭgx utilx vagonx volx