populara

popular/a (2)

  1. Facile komprenebla de ne tre instruitaj homoj: broŝuro verkita en populara lingvo; se mi volus doni tradukojn kun tute populara stilo (Z); populara lernolibro.
    banala, elementa, rudimenta, triviala.
  1. Konata, uzata de la popolo: en tiu tempo estis populara la proverbo [...] (Z); tiu en la publiko tre populara opinio (Z); vortoj, kiuj apartenas nur al unu lingvo, sed estas popularaj ankaŭ ĉe la aliaj popoloj (Z).
  1. Amata, admirata de la popolo aŭ de aparta homgrupo: populara verko (Z), oratoro; populara filmheroo; populara instruisto; li estas tre populara ĉe siaj soldatoj.
  • populareco
    Eco de iu, io populara: la grandaj verkistoj, kiuj pli zorgas pri la enhavo de siaj verkoj, ol pri plena populareco de ilia formo (Z); la populareco de tiu ministro estas ĉiam pli granda.
  • popularigi
    Fari ion populara: popularigi sciencan verkon (B); popularigado de la novaj produktometodoj.
  • nepopulara
    Ne konata aŭ ne amata de la plimulto.

    populara

    REVO: [populara]
    admirataamatafacilakompreneblakonataOpinio popularaplimultoStilo tute populara
    amaso. libro. opinii.

    Iel rilatitaj:

    amasx librx opinix