gazeto

*gazet/o

  1. [HISTORIO] Perioda publikigaĵo, donanta, sub la kontrolo de la registaro, la ĉefajn informojn pri diversaj aspektoj de la socia vivo (politiko, ekonomio, arto, sporto k.a.).
  1. Perioda presaĵo de konstanta formato kaj prezo, prezentanta ĉiajn aktualaĵojn: ĉiutaga gazeto (ĵurnalo); semajna, dusemajna, monata, dumonata gazeto (magazino, revuo); la Gazeto de Anoncoj (Z); legi en la gazeto artikolon pri [...] (Z); gazetoj favoraj al nia afero (Z); alsendi korespondojn al gazetoj (Z); presi ion en la gazeto (Z); la eldonado de gazeto (Z); oficiala gazeto; [...] mensogas kiel gazeto (Z); gazetbudo, gazeteltranĉo, gazetoteko; gazetvendisto.
  • gazeta
    Rilata al gazeto: gazeta artikolo (Z), numero (Z), kolekto, politiko.
  • gazetaĉo
    Vulgaraĉa, senvalora aŭ skandala gazeto.
  • gazetaro
    Tuto de la gazetoj en unu lando aŭ en iu loko: la gazetaro en nia tempo ne senprave estas nomata la sesa regno potenca (Z); la gazetaro amike akceptis la aperon de nia revuo (B); gazetara servo.
  • gazetisto = ĵurnalisto.
  • radiogazeto
    Gazeto, regule elsendata per radiotelefonio.


    -(abonpago, aparta depresado, borso, direktoro, gazetkampanjo, kiosko, organo, presado, redakcio, redaktoro, subvencio, teatro).
    -(amazetaro, anekdoto, artikoleto, artikolo, bulteno, ekzemplero, felietono, gazetaĉo, informo, intervjuo, ĵurnalo, komunikaĵo, kopio, korkroniko, kroniko, kuriero, magazino, novaĵo, pamfleto, paskvilo, polemiko, raporto, reklamo, respondrajto, revuo, rubriko, sporto).
    -a (anonima, alarma, propaganda, sensacia, seka, morda, acerba, informa, politika, loka, semajna, maldekstra, ilustrita, faka, sensacia, influa, viva).
    -anto (administranto, mastrumanto, kontribuanto, kunlaboranto, milita korespondanto, abonanto, anoncpaganto, leganto, reklampaganto).
    -i (aboni, aperi, cenzuri, direkti, ekspluati, konfirmi, kunlabori, labori, lanĉi, legi, malfaldi, malfermi, prikrii, reaboni, recenzi, redakti.).
    -isto (ĵurnalisto, kronikisto, reportero, riportisto, vendisto, anekdotisto).
    Akcepti senkritike ĉion, kion diras la gazetoj. Aŭtoritata fonto de informoj. Bone informita gazeto. Bone vortigita ideo. Cerpi dokumentojn el la fonto mem. Diri libere sian opinion. Diskonigi sian opinion per la kanalo de la revuo. diversaĵoj (ordinaraj novaĵoj, krevintaj katoj). Ekskluziva rajto de kopio. Elstreki ĉion, kio havas personan karakteron. Eltondaĵoj pri iu temo. Esti apatia kontraŭ ĉiaj atakoj. Eviti personan polemikon. Fari la rubrikon teatran, filman, sportan, monduman. Garantii pri la ĝusteco de la informo. garantiulo (kaŭciulo). gazetaro. gazetagentejo (informagentejo). Gazetara konferenco. Gazeteltranĉo. Gazeto vendata ĉe ĉiu stratangulo (kiosko, gazetbudo), sendita sub banderolo. Jarkolekto de gazeto. Klare aludi ĵusan skandalon. Kolekti artikolojn pri unu temo. Kritika spirito ne akceptas aserton sen informo pri ĝia origino kaj valoro. La angulo de ŝakamatoroj. La artikolo aperu en formo de respondo al. La artikolo faris sensacion. La artikolo havu karakteron iom sensacian. La aŭtoro de la artikolo. La gazetaro portas buŝumon. La gazeto deziras nur regali la legantojn per novaĵo. La informo filtriĝis en la gazetaron. Lasthoraj novaĵoj. Li maŝine, senhonte mensogas, kiel kalendaro, kiel gazeto, kiel funebra parolado. Li maŝine, senhonte mensogas, kiel kalendaro, kiel gazeto. Li ne ŝuldas respondi. Li preteratentis multajn erarojn en sia korektado. Libereco de kredo, de la gazetaro (preslibereco), de la penso. Malnova numero de gazeto. Mensogi kiel kalendaro, gazeto, funebra parolado. Meti finan punkton al la polemiko. Mutigi la gazetaron per drakonaj leĝoj. Ne ĉia gazeta artikolo estas ege fruktoporta. Ne povi lasi tiun provokon sen reago. Paperbobenoj por gazetpresado. Partia ĵurnalisto. Penetri ĝis la koro de la temo. Peti, ricevi intervjuon. Polemiki kun vervo. preskvanto (eldonkvanto). Pri kelkaj detaloj mi petos, ke ili estu redaktitaj iom pli precize. Provizi la gazetaron per informoj pri la kongreso. Raporti pri ĝi severe kaj malŝate. Rebaki tutan artikolon. Represita artikolo. Revuo de la revuoj. Rilatoj inter abonantoj kaj abonata gazeto. Senvalorigi argumenton per lerta kritiko. Serene ignori la provokojn de gazetisto. Sin kaŝi sub anonimeco. Skribi sub pli-malpli sincera masko. Subskribi abonon. Suplemento ne abonebla, aparte abonebla. Teatra kritikisto. Tipo (preslitero). Tipopresa ricevilo. titolo (ĉeftitolo). Tiu artikolo estas nur deliraĵo, ne spegulas la opinion de la redakcio. Trempi sian plumon en galon, venenon. Varbi novajn abonantojn. Vi devas por tio akiri la permeson de la eldonisto. Via abono finiĝas en majo.
    artikolo. aserti. informi. ĵurnalo. koni. kritiki. libera. libro. mensogi. opinii opinii. pensi. reklamo. teatro vero.

    Iel rilatitaj:

    artikolx asertx ataŝex aŭtorx dirx dokumentx ekzemplerx ekzemplx filmx informx konx kopix korespondx kritikx liberx librx mensogx novaĵx novx opinix pensx personx politikx presx redaktx reklamx revux semajnx teatrx temx verx vortx ĵurnalx