apogi

  • Subteni k firmigi objekton per alia submetita: apogi la kapon sur la mano (Z), la kubutojn sur balustrado; sin apogi sur ies brakoj (Z); ŝi serĉis ion, sur kio ŝi povus sin apogi (Z); ŝi sidis kun tempio apogita sur la mano (Z); sur la veluraj kusenoj de seĝo k apogite sidis Rabeno A. (Z); plafono de salono, apogita sur dekdu kolonoj (B); (f) biblioteko, kiu apogas sin sur abonoj (Z).
  • Oblikve meti ion kontraŭ firme staranta objekto, kiu malhelpu ĝin fali: apogi ŝtupetaron al muro, lancon al kolono; apogu al mi vian kapeton (Z); li apogas sin kontraŭ la unua per la manoj al lia ventro k elpuŝigas sin kune kun li (Z); li staris rekte, k en unu mano tenis glavon, dum la dua mano estis apogata al la Dana blazono (Z); gastinoj, apogiĝinte unu al la alia (Z); (f) [matematiko] apoga funkcio, hiperebeno.
  • (f) Uzi ion kiel pravigon aŭ motivigon por plua agado aŭ teoriado: apogi siajn postulojn sur la kutimo; apogante sin sur la tiel ricevitaj sciigoj, ĉiu klubo kunmetas nomaron (Z); sin apogi sur la rezono k ne sur siaj sentoj.
  • (f) Plifortigi per sia aŭtoritato: apogi kandidaton, proponon.
  • apogo
  • Ago de iu, io apoganta: por ke la volvaĵo de la pizo akiru punktojn de apogo [...] (Z); jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita! (X); al via talento mankas la apogo de lernado (Z); doni al iu sian moralan apogon (Z).
  • apogilo
    Tio, kio servas por apogi ion, aŭ al iu por sin apogi: se (la batito) leviĝos k irados ekstere per apogilo, la batinto estu senkulpa (X); apogilo de kaduka tegmento; (brak)apogilo de seĝo, (dors)apogilo de benko.
  • kontraŭapogilo
    [teknikoj] Helpilo, konsistanta ordinare el klinita stango, por subteni k firmigi vertikalan foston.
  • subapogi (Z)
    De sube apogi: T-pecoj subapogas la balkonon.
  • libroapogilo
    Peza bloko kutime kun ornamoj, skulptaĵoj ks, servanta por teni librojn starantaj sur breto, tablo ks.

    Citi aŭtoritatulojn por apogi siajn dirojn. Doni sian moralan apogon al iu. Por vendisto mensogo estas necesa apogo. Sin apogi sur ies brakoj, sur ies opinio.
    abutmento. alkroĉiĝi. alkubutiĝi, kubutapogi sin. apogaĵo. apogarko. apogi : fari tiel, ke iu/io ne falos aŭ renversiĝos; diri, ke tio, kion diras aŭ faras iu alia, estas bona; monhelpi. apogpilastro. apogrelo. asisti. balustrado. bastono, marŝbastono. bretapogilo. defendi. dorsapogiĝi. dorsapogilo, piedo, brako. firmigi. fondi : starigi, konstrui ion (estante la unua, kiu tion faras); fondaĵo: kapitalo por (mon-)apogo al iu celo. fortiki. fortikiĝi. fosto. fotelo : seĝo kun apogiloj por la brakoj; brakseĝo. helpi. kapapogilo. kolono. lato. man· relo. masto, stajo. memstara : sen apogo, asisto, helpo de aliaj; memfara; sendependa (mem/star/a). murapogilo. palissubteni. patno, galbo, truso, ĉevrono, trabapogilo, postsubtenilo. piedo. pilastro. piliero. pliaŭtoritatigi. pravige al, apoge al. prezenti, defendi tezon. relo : metala stango, sur kiu ruliĝas radoj de vagonaro aŭ tramo; metala stango por gvidi aŭ apogi. starigilo, apogstrabo, subtenilo. subteni : firme teni la suban flankon de io; apogi kaj helpi (per vortoj, agoj, mono.) (sub/ten/i). trabapogmuro. volboapogantoj.
    benko. brako. muro. tegmento.

    Iel rilatitaj:

    abutmentx asistx balustradx bastonx bazx benkx brakx defendx firmx fondx fostx fotelx helpx krurx librx litx murx opinix parolx pergolx piedx pilastrx pilierx proponx relx seĝx sidx subtenx tegmentx vagonx ŝtupx