famo

*fam/o

  1. Nepreciza sciigo, buŝe komunikata de unu persono al alia, aŭ reproduktata de gazeto al gazeto: malvera famo (Z); fari (Z), kurigi (Z), disvastigi (Z) famon pri iu; kuras la famo, ke [...] (Z); famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas (Z); famo ne flugas, se kaŭzo ne estas (Z); bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide (Z); oni trompas per la mensoga fam' pri mia morto l' orelon de la regno (Z); ni aŭdis nur famon pri ĝi (la saĝo) (X).
    klaĉo, onidiro.
  1. Granda diskonateco de iu aŭ io: li havas la famon de fripono (Z); akiri al si grandan famon; la famo pri la Dana forto (Z).
    gloro, renomo, reputacio. [VIDU] reklami, trumpeti.
  • fama
    Tre konata de la publiko: mi diras, ke mi vidis la faman Sp. (Z) (rabiston); rabeno, kiu malproksime ĉirkaŭe estis fama pro sia instruiteco (Z); larĝe fama gloro (Z); (pleonasme) fame konata.
  • fami (ntr)
    Esti fama pri io: vi ŝafoj sur la tuta ter' pri via mildo famas (K).
  • fameco
    Granda konateco.
  • famega
    Treege fama.
  • famemulo (Z)
    Homo avida je famo.
  • famigi
    Fari, ke iu aŭ io estu fama.
  • famulo
    Persono fama.
  • disfamigi
    Sciigi kiel eble plej vaste.
  • fifama
    Fama pro sia fieco.
  • grandfama
    ĝuanta grandan famon: oni ne demandas, ĉu li estas homo grandfama aŭ ne (Z).
  • malbonfama (Z)
    ĝuanta malfavoran famon.
  • misfamo
    Maljuste diskonigita famo pri iu.
  • senfama
    Tute ne konata de la publiko.
  • mondfama
    Fama en la tuta mondo: la mondfama libera urbo Frankfurto (Z).

    famo

    REVO: [famo]
    Akiri al si grandan famon.Ĉasi famon.Damaĝi ies reputacion (renomo, gloro, famo).Esti je la apogeo de la famo, de la sukceso.Kurigi, disvastigi famon pri iu. La leciono pri anatomio estas famapentraĵo de Rembrandt.Tirano fama pro siaj kruelaĵoj.
    afiŝo.aklami.anonci.aplaŭdi.avizi.bonfamo.cirkulero.ĉefaktoro.diskrediti, senkrediti, miskrediti.distrumpeti novaĵon.disvastigi, diskonigi.eĥo.eminentulo.entuziasmo.fameco.famulo.favoro.fervoro.furoro.glori.inkognite, kaŝe.konateco.kritiki.lanĉi.laŭdi.laŭmoda.mensoga famo.modo.moŝtulo.nekonato, anonimulo, fremdulo, senfamulo.ovacii.paradi.populara.profiti.prospekto.publika.publikigi.rekomendi.renomo.reputacio.rimarkindulo.rumoro.sandviĉulo, afiŝhomo.sciigi.sensacio.stelulino.tamtami.Tio estas nur svaga onidiro.transdiri.vulgarigi.
    koni. opinii. reputacio sukcesi.

    Iel rilatitaj:

    admirx ambicix anoncx aŭdx aŭreolx denuncx honorx konx onidirx opinix premix rekomendx reputacix sukcesx