spegulo

*spegul/o

  1. Glata brila surfaco, polurita aŭ ne, resendanta lumon kaj bildojn de objektoj: ne helpas spegulo al malbelulo (Z); ŝi rigardis sin en la spegulo; dum simio tenas antaŭ ŝi spegulon (Z); [FIZIKO] interferigaj speguloj.
  1. (f) Io, kio donas ĝustan prezenton, fidindan reprodukton de io: de l' koro spegulo estas la okulo (Z); tiu figuro estis sia propra figuro, reflektita en la spegulo de ŝia imago (Z); spegulo klara de la eterna nostalgio (K).
  • spegula
    Reflektita de spegulo: ŝi pensis, ke ŝi vidas sin mem, sian spegulan bildon en la akvo (Z); [MEDICINO] la spegula skribo de iuj malsanuloj (simila al io vidata en spegulo).
  • speguli (tr)
    1. Resendi la bildon de iu, io: la kvieta kanalo spegulas la mezepokajn frontonojn.
    1. (f) Fidele prezenti; ĝuste vidigi: vidante sian krimon spegulitan en arta prezentado en teatro [...] (Z); ŝiaj okuloj spegulis ŝian amon (Z); lia vizaĝo spegulas sanon; tiuj vortoj klare spegulas la animstaton de la partoprenintoj; tiu artikolo ne spegulas la opinion de la redakcio; tiu traduko ne spegulas fidele la originalan tekston.
      riveli.
  • speguliĝi
    Iĝi spegulita: la turpintoj speguliĝas en la fjordo (Z); oni povus preskaŭ kredi, ke la branĉoj estas pentritaj sur la fundo (de la akvo), tiel klare tie speguliĝis ĉiu folio (Z); en la fenestraj vitroj la suno serene speguliĝis (Z); (f) lia amo speguliĝas en ĉiuj tiuj leteroj.
  • spegulumo
    [MEDICINO] Instrumento, kiu tenas aperta la orificon de organisma vojo aŭ kavaĵo por malkaŝi la internon ĉe ekzameno: naza, orela, anusa, vagina, okula spegulo.
    RIM. Tiu ĉi instrumento estas tiel nomita, ĉar, laŭ speguli 2, ĝi ebligas vidi la detalojn de la ekzamenotaĵo. Sed ĝi ne enhavas spegulon.
  • retrospegulo
    Direkteble fiksita spegulo, kiu ebligas al aŭtisto vidi tion, kio okazas malantaŭe.
  • faŭltspegulo
    Vd faŭlto.
  • tualetspegulo
    Granda movebla spegulo klinebla sur framo.
  • venusspegulo
    Venusspegula leguzio.

    spegulo


    Esprimoj

    De l' koro spegulo estas la okulo (Z).
    Kiam la vesperstelo orbrile respeguliĝas en la blua rivero [...] (Z).
    La romantika (aŭ emocia) abstraktismo respegulas la internan mondon de la pentristo.
    Tiu artikolo ne spegulas la opinion de la redakcio.
    Tiu traduko ne spegulas fidele la originalan tekston.
    Ŝiaj okuloj spegulis sian amon. Tiu artikolo ne spegulas la opinion de la redakcio.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    faŭltspegulo , retrospegulo , spegulbilde ,spegula,spegula nukleo , spegulfero , spegulfrekvenco ,speguli,speguliĝi,spegulumo, spegulŝranko , tualetspegulo , venusspegula leguzio , venusspegulo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    brila
    difekta
    glata
    kirala
    konveksa
    polurita
    reala
    retrospektiva
    spiona

    admiri
    imiti
    kopii
    reflekti
    reprodukti
    rigardi
    rompi
    vidigi

    Narciso

    aerveziketo
    amalgamo
    anamorfozo
    bevelo
    etrioskopo
    glaco
    glataĵo
    heliografio
    hidrargaĵo
    hidrargo
    inversa bildo
    kadro
    kaduceo
    kalejdoskopo
    kristalo
    laringoskopo
    lavabo
    medalo
    miraĝo
    murornamaĵo
    oftalmoskopo
    ombro
    otoskopio
    portreto
    pudrujo
    racemigo
    radioteleskopo
    rebrilo
    reprezentaĵo
    rinoskopio
    sekstanto
    simetrio
    stanado
    stantavolo
    teleskopo
    tualettablo
    vitro

    Ankaŭ vidu:

    lumo , opinii , vitro

    Iel rilatitaj:

    -skop Narcisx Venusx admirx amalgamx anamorfozx astronomix bevelx brilx domx donx fidelx glacx glatx heliografx hidrargx imagx imitx inversx kadrx kaducex kalejdoskopx kiralx konveksx kopix kristalx lavabx leguzix lumx medalx miraĝx okulx ombrx opinix ornamx otx polurx portretx produktx pudrx racemx realx reflektx reprezentx retrospektivx rigardx rinx rivelx rompx sekstantx simetrix spionx stanx tualetx vezikx vidx vitrx ŝrankx