fondi

*fond/i (tr)

  1. Starigi (konstruon) sur io: domo fondita sur roko (N), sur enbatitaj fostoj, sur la sablo; (analoge) Vi fondis la teron sur ĝiaj fundamentoj (X), sur la maroj (X).
  1. Esti la unua, kiu starigas (konstruon) komencante de la fundamento: fondi urbon; helenaj kolonianoj fondis Marsejlon; municipoj, kiuj estis fonditaj de la Romanoj en la Rejnaj regionoj (Z).
  1. Krei kaj aranĝi (institucion): fondi institucion (Z), lernejojn (Z), societon (B), foiron; kiel fondinto de E. mi ricevis multajn gratulajn leterojn (Z); UEA estis fondita de Hodler; SAT estis fondita en 1921.
  1. (f) Apogi sur io (tion, kion oni kredas, esperas ktp): tiu opinio estas fondita sur plena nesciado de la historio (Z); vi parolas teruran, sur nenio fonditan sensencaĵon (Z); fondi sian vivon sur la amo.
  • fond (ad)o
    Ag(ad)o de fondanto: la fondo de tiu klubo alportis grandan helpon al nia movado; detempe de la fondado de la tero (X).
  • fondoj (Z) = fonduso.
  • fondaĵo
    Establejo kreita por speciala, ordinare socia, celo, kaj provizita per sufiĉa kapitalo aŭ rento por povi daŭre funkciadi.
  • fondiĝo
    Naskiĝo de io fondata: 300 jaroj post la fondiĝo de Romo.
  • fondinto
    Tiu, kiu fondis: ĝis via gentofondinto (Z); honori la urbofondinton.
  • refondi
    Duafoje fondi, post detruo: la templo estu refondata (X).
  • senfonda
    Senfundamenta: tiu timo estas tute senfonda (Z).

    fondi

    REVO: [fondi]
    bazi.fondi : starigi, konstrui ion (estante la unua, kiu tion faras);fondaĵo: kapitalo por (mon-)apogo al iu celo.fundamenti.malfondi asocion.motivi.starigi.
    agi. apogi. bazo. fari. krei. opinii. stari.

    Iel rilatitaj:

    agx apogx bazx farx ferx fundamentx instalx krex opinix patrx starx