decidi

*decid/i (tr)

  1. Post pripenso, definitive fiksi, kio devas esti farata: mi jam de longe tion decidis (Z); mi decidis veni Parizon (Z); se ni decidos fari ion oficialan [...] (Z); mi decidis, ke mi nun ne veturos Parizon (Z); se la plimulto decidos, ke oni devas trakti [...] (Z); estis decidite, ke ĝi restu nun en la kortego (Z); la Eternulo decidis, k kiu malhelpos? (X); ne rapidu, trankvile decidu (Z).
  1. Meti finon al (demando diskuto, proceso ks), venkigante unu el la partioj: kiel do decidi tiun ĉi komplikitan demandon? Ho ve, ĉiu decidas ĝin nur tiel, kiel estas oportune por li (Z); juĝanto decidas, kiel li vidas (Z); decidi favore al iu kontraŭ iu; ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito (Z); post matura interkonsiliĝo ni decidos pri nia sintenado (Z); li konfesis, ke la demando pri ŝanĝoj devas esti decidata de la E-istoj mem (Z); batalo rapide decidita (Z); (f) la loto decidas inter potenculoj (X); ĉe tiu malsano unu horo povas decidi inter vivo k morto (Z).
    arbitracii, difini, solvi.
  • decido
    1. Ago de decidanto 1 aŭ 2: la Komitato eble faros ian decidon eraran (Z); la tuta decido estas de la Eternulo (X); lasi ion al ies decido (Z).
    1. Io decidita 1 aŭ 2: ia tre malfacile atingita decido (Z); juĝista decido (
      verdikto); ŝanĝi sian decidon; la decido reiri estis alprenita la matenon de la 13a tago; ĉiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al tiu antaŭefarita decido (Z); por la decido de la demando estas kreita komitato (Z); tiu demando oni post iom per la uzado ricevis decidon pli difinitan (Z); publikigi decidon (Z); la teksto de la decido (Z).
  • decida
    Prezentanta aŭ esprimanta decidon:
    1. decida tono (Z), sinteno; agu decide (Z).
      certeco, energia, firma;
    1. la Sorbono, invitita doni sian opinion, ne donis respondon decidan (Z); decida batalo, argumento, pruvo, cirkonstanco; mi ne povas decide diri, kian formon ni devas uzi (Z).
      aŭtoritatata, definitiva, gvida. [VIDU] punkto.
  • decidebla
    [MATEMATIKO] [KOMPUTIKO] Tia, ke oni povas determini per finiĝonta algoritmo, ĉu ĝi estas vera: la haltproblemo por turinga aŭtomato estas nedecidebla; decidebla aro (aro, por kiu ekzistas algoritmo por decidi, ĉu io estas membro).
    komputebla.
  • decideco
    Eco de io decidita.
  • decidema
    Kapabla facile decidi, ne inklina al dubo k hezito: decidema mieno, knabino; decidemo estas la ĉefa kvalito de registo.
    despota, ordonema.
  • decidigi
    1. Fari, ke iu decidu: mi decidigis mian amikon veni en la hospitalon; nur monmanko decidigis nin halti.
      konvinki, persvadi, puŝi, alkonduki, cedigi.
    1. Fari, ke io estu decidita: tiu parolo decidigis la militon.
  • decidiĝi
    1. Iĝi decidanta, ekpreni decidon: mi ne povas decidiĝi al tia ofero; li fine decidiĝis elpaŝi kun la projekto.
    1. Iĝi decidita: lia sorto decidiĝis subite.
  • antaŭdecidi
    Decidi pri la estonteco, proponi al si kiel projekton.
  • antaŭdecido
    Antaŭe preta decido.
    antaŭjuĝo.
  • fordecidi
    Decidi la forlason de io, rezigni pri: fordecidu la malbonon kontraŭ via popolo! (X).
  • memdecido
    Spontana decido, de neniu influata aŭ trudita, pri sia propra sorto: agnoski al minoritato rajton pri memo.
  • nedecidebla
    Ne prezentanta solvon, ne ebliganta decidon: nedecidebla demando (Z).
  • nedecidema, sendecida
    Ne kapabla ekpreni decidon, hezitoplena: li restis kun klinita kapo, sendecide.
  • juĝdecido
    Verdikto.
  • propradecide
    Laŭ sia persona decido: mi ne havas la rajton fari propradecide iajn ŝanĝojn en la Lingva-Komitato (Z).
    decidi

    decidi


    admoni.devi.eviti .heziti .instigi.komisii.konsili.nepre.obei.ordoni.rezigni.stimuli.trudi.
    karaktero. voli.

    Iel rilatitaj:

    abulix agx aktx antaŭ arbitracix asemblex aŭtoritatx dekretx devx fiksx gvidx hezitx karakterx komisionx konsilx neprx obex okazx opinix ordonx povx volx