konkludi

*konklud/i (tr)

  1. Tiri per rezono logikajn sekvojn el argumentoj, principoj aŭ faktoj: konkludi el unuopa okazo al ĝenerala principo estas malbona metodo; kelkaj konkludis el tiu ĉi fakto, ke mi eble havas ian nekontentecon (Z); de tio ili konkludis, ke la palaco disfalis (Z).
  1. Formale finaranĝi: konkludi traktaton, interkonsenton; la ŝtatoj sin devontigis ne konkludi apartan armisticon aŭ pacon.
  • konkludo
    Fina sekvo de rezono: tiu ĉi konkludo estus tute erara (Z); la unua konkludo, al kiu ni venis, nome [...] (Z); du sendubaĵoj (Z); el io fari (Z), tiri la konkludon, ke [...] (Z); ŝiaj vortoj la aŭdanton kondukas al konkludoj (Z); konkludo de la sameco de nutraĵo al la sameco de inklinoj (Z).
  • konklude
    Kiel konkludo.
    fine, do.
  • konkludiga
    Ebliganta konkludon: konkludiga rezono, argumento.

    konkludx


    Eble rilatitaj:

    deduktx, konjektx, opinix, tutx,