hipokriti

*hipokrit/i (tr)

ŝajnigi ion, kio donas aspekton de virto aŭ merito al la nesincerulo: ne devigante lin hipokriti kredon, kiun li ne havas (Z); hipokriti piecon, honestecon; promesojn piajn ili hipokritas (Z); ne hipokritu, ke deliro mia parolas nun kaj ne la krimo via (Z); (abs) li hipokritis dum sia tuta vivo.
afekti, komedii, ŝajnigi.
  • hipokrita
    Ne sincera, ŝajniganta aŭ prezentanta ne posedatajn meritojn: por ke ne regu homo hipokrita (X);hipokrita rigardo, respekto, sinteno; multaj aliĝos al ili hipokrite (X).
  • hipokrit (ad)o
    Ago, parolo, konduto de hipokritulo.
  • hipokriteco
    Eco de tiu, kiu hipokritas: eĉ cinikismo povas foje esti hipokriteco.
  • hipokritulo
    Homo hipokrita: la ĝojo de hipokritulo estas nur momenta (X); ĉiuj estas hipokrituloj kaj malbonaguloj (X); hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo! (N).
    Tartufo.

    hipokriti

    REVO: [hipokriti]
    Afekti, hipokriti piecon. afekti.flati.oblikva,preterfluga,pruda.Rigardo fluga,straba,
    amiko. religio. rigardi. vero.



    Iel rilatitaj:

    afektx amikx bigotx du falsx opinix personx pix religix rigardx trompx verx