refuti

refut/i (tr) (1)


Venke rebati per trafaj argumentoj: Amerika Filozofa Societo refutis Volapükon (Z); mi certe ne povas refuti tion, kion vi diras pri vi mem (Z); tio, kion mi nun rakontos, refutas ĉi tiun supozon (B); ili post unu refutita malĝustaĵo baldaŭ elŝovus dek aliajn (Z); (abs) vi refutos al mi per ĉiaj bataliloj, kiujn vi posedas, sed mi ilin forblovos (Z).
kontesti, repuŝi.
  • refuto
    Ago kaj vortoj de tiu, kiu refutas.
  • nerefutebla
    Tia, kia ne povas esti refutita: la nerefuteblaj leĝoj de la logiko (Z); montri per faktoj nerefuteblaj (Z).

    refutx


    Iel rilatitaj:

    frakasx kondamnx kongresx opinix