publiko

*publik/o


ĉiuj homoj, kiuj ne apartenas al difinita instanco, sekve:
  1. ĉiuj, escepte de aŭtoritatuloj, organizantoj, fakuloj ks: enirejo por la publiko; avizo al la publiko; mi scias, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko (Z); mi senigas min nun je ĉiaj personaj privilegioj, kaj fordonas ilin tute al la publiko (Z).
  1. ĉiuj, kiuj ĉeestas spektaklon aŭ kunvenis por aŭskulti: la tuta publiko aplaŭdis la aktorojn; dramoj, al kiuj la publiko kuradis (Z); la balon partoprenis la plej eleganta publiko.
  1. ĉiuj, al kiuj estas destinita libro, gazeto ks: elirante ankoraŭ unu fojon antaŭ la estimata publiko [...] (Z); mi sentas la devon, antaŭ ĉio danki la legantan publikon (Z); la plej nova propono al la publiko (Z); la libro celas tre malvastan publikon de specialistoj.
  • *publika
    1. Koncernanta ĉiujn homojn, ĝenerale en la kadro de regno: la publika intereso; mono publika estu fortika (Z); E. povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pro la lingvo (Z); publika akuzisto; la publikaj servoj ( [VIDU] akvo, gaso, elektro, fervojo ks, kiam ili apartenas ne al kapitalistoj, sed al la tuta loĝantaro); la publikaj aferoj (B); publika malamiko.
      ŝtata, regna.
    1. Malfermita al ĉiuj sendiference: publika vojo, banejo, biblioteko; publika parolo (Z), kunveno (Z); publikaj debatoj; prezenti lingvon por la publika uzado (Z); proponi sian lingvon al la publika kritiko (Z).
      vulgara.
    1. Tia, ke ĉiuj povas ĝin koni: ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko (Z); kiso publika estas kiso malamika (Z); publika danko al Michaŭ (Z); la tuta publika historio de la lingvo, t.e. de kiam ni malkaŝe eliris kun ĝi (Z); tio estas publika sekreto! (Z).
      privata.
  • publike
    Antaŭ publiko, aŭ turnante sin al la publiko: la lingvo E. aperis publike en la fino de la jaro 1887 (Z); tion ĉi mi diris publike, kaj ĉiu povas tion ĉi legi kaj scii (Z); mi ne deziras, ke ĉiu serio da novaj vortoj estu rigardata kiel publike sankciita de mi (Z); mi decidis respondi vian 'Malfermitan Leteron' ne private, sed publike (Z).
  • publikaĵo
    1. Dokumento, ĝenerale presita (libro, revuo ks), destinita al publiko.
    1. [KOMPUTIKO] Komputila programo, kiun ĉiu rajtas senpage kopii kaj uzi.
      komercaĵo, propagaĵo.
  • publikeco
    Eco de io publika: la publikeco de la debatoj de parlamento, de proceso.
  • publikigi
    1. Konigi al la publiko per oficiala anonco: publikigi dekreton, leĝon, la rezulton de la balotado; publikigi edziĝanoncon.
    1. Aperigi sub presa formo, kiun la publiko povas libere aĉeti: miajn personajn librojn (ne gazetajn artikolojn...) mi promesis publikigi ĉiam per la firmo H. (Z); broŝuro, kiun mi publikigis en lingvo rusa [...] (Z); mi dum tre longa tempo havis la intencon aŭ tute ne publikigi mian kredon, aŭ publikigi ĝin anonime (Z); ĉar certa nombro de miaj Respondoj jam estas publikigita [...] (Z); la ĝis nun ankoraŭ nepublikigitan parton de la 'Proverbaro' mi publikigas nun en 'La Revuo' (Z); mi ĝin publikigos en tia forma, kian vi deziros (Z).
      eldoni, publici, presi.
  • publikigo
    Ago de tiu, kiu publikigas: mi nur bedaŭras, ke s-ro M. tro multe prokrastis la publikigon de mia projekto (Z); tuj post la publikigo de mia broŝuro [...] (Z).
  • publikulino (Z)
    Amoristino.
  • publikutila
    (pp entrepreno) Provizanta la necesajn servojn al urbo, provinco ks (elektra, trinkakvo, fervojoj ktp).
  • malpublike
    Sen ĉeesto de publiko: juĝi seksan krimon malpublike.

    publiko


    Dissendilo (publikserva, neleĝa, pirata). Fari publikan sinakuzon, memkritikon, memekzamenon. La balotado estas sekreta, publika. La opinio de la publiko estas indiferenta por multaj artistoj. La publiko, kutimanta opiniadi ĉiun atakanton bravulo kaj ĉiun atakaton kulpulo. Letero aŭtenta, anonima, kondolenca, kompromita, registrita, nefermita (= publika al), neta (malneto), ne sufiĉe afrankita. Letero nefermita (= publika al). Li havis la kuraĝon voĉdoni "nen" publike. publik'igi, publici. publika instruado. publika lernejo. publika opinio. publika. respubliko. Rompi la indiferentecon de la publiko. Teni la atenton de la publiko. Vivo vegetala, animala ; intelekta, morala, privata, publika, pia, familia, intima, idilia, skandala, agoplena, sencela.
    informi. juro. kritiki. letero. moralo. opinii. politiko. popolo. reĝimo. sociologio. spektaklo.

    Iel rilatitaj:

    administracix aferx afiŝx aperx aŭtodafex deklarx donx editorx eldonx informx jurx kritikx leterx librx loĝx moralx opinix politikx popolx reĝimx sociologix socix spektaklx vendx ĝardenx