konveni

*konven/i (ntr)

Esti konforma al tio, kion postulas la situacio, la reguloj, la moroj: la rubandoj konvenas al la junularo kaj la varmaj peltoj al la maljunuloj (Z); kio konvenas al sciuro ne konvenas al vulturo (Z); tiu artista diletanteco [...] konvenas al stato de riĉeco (Z); li tuj ekregis sin, kiel konvenas al reĝa filo (B); la ĉemizo estis multekolora, kiel konvenas por la matena tualeto (B); por bela buŝeto de virino nenio malpli konvenas ol prediko (Z); al mia kor' konvenas nun funebri (Z).
deci, taŭgi, sidi 6.
  • RIM. En 'deci' estas pli sentebla la nuanco de devo, en 'konveni' tiu de konformeco.
  • konvena
    Tia, ke ĝi konvenas: tio estus tre konvena por mi danci kun vi! (Z); ruĝaj ŝuoj por funebro certe estis ne tre konvenaj (Z); trovi konvenan por si okupon (B); ili metis la piedojn sur la tablon, ĉar ili opiniis, ke ĉio estas konvena por ili (Z); laŭ sia eksteraĵo li ŝajnis konvena homo (Z) (akceptinda en societo); ĝi estas malnobla mondo, mi estas la sola konvena estaĵo en ĝi (Z).
  • konvene
    En konvena maniero: ŝajnis al mi, ke la historio aspektos plej konvene, se ĝi iros en la mondon sola (Z) (senornama); estas ne konvene tion rakonti! (Z); mi ĝin portus mem, se estus konvene.
  • konveno
    Stato de tio, kio konvenas: kiel [...] la konveno permesis (Z).
    konveneco.
  • konveneco
    Eco de tio, kio estas konvena: la reguloj de la konveneco (B); nur por konveneco li rigardis la desegnaĵojn (B).
  • interkonveni
    [TEKNIKOJ] (pp aparato, programo ks) Esti kapabla funkcii kun alia aparato, programo ktp: la malnova programo ne interkonvenas kun la nova mastruma sistemo.
    kongrua. [VIDU] interfaco.
  • interkonvena
    Interkonvenanta: interkonvenaj aparatoj.
  • malkonvena
    Kontraŭa al konveno: fi, kia malkonvena esprimo! (Z); personoj, kiuj postulas, ke en la gravega demando, kiu koncernas la tutan sorton de la afero, la tute nepreparita E-istaro donu respondon en la daŭro de kelkaj semajnoj, montras jam per tio, ke ili nur faras malkonvenan ŝercon (Z).
  • malkonvenaĵo
    Io malkonvena: rakonti al mi centon da malsaĝaj historioj, por konvinki min respondi al iaj malkonvenaĵoj, kvazaŭ mi estus tia virino! (Z); en societo estas tre malagrable rimarki, ke la vesto malordiĝis kaj prezentas malkonvenaĵon (Z).
  • nekonvena
    Ne konforma al konveno: mi trovas tion plej altgrade nekonvena, ke oni aŭskultu fremdan birdon (Z); ĉar li estis en uniformo, li opiniis nekonvena laŭte krii (Z); vi, scias, en tia loko estas nekonvene (bredi anserojn) (Z).


    Esprimoj:

    Estis konvenite ke.
    Fi! Kia malkonvena esprimo.
    Konvene regali.
    Tio konvenas kiel botoj sur manĝotabloj.



    Kelkaj kunmetaĵoj:

    malkonvena, malkonvenaĵo, nekonvena

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    konvena (tia, ke ĝi ĝenerale plaĉas al aliaj homoj en certasituacio;), adekvata,akceptebla.akordigebla.aspektebla, bonaspekta.bone sidanta.bone vestanta, konforma, kongrua, kontentiga, oportuna, taŭga,responda


    adaptiĝi.avantaĝo.deci.ĝuste sufiĉa vivteno.kongrui.kontentigi. konveni,plenumi.preferi.taŭgi.

    Rilatitaj:

    harmonio naturo. opinii. taŭga. utila.

    Eble rilatitaj:


    Iel rilatitaj:

    adekvatx agrablx decx edzx harmonix naturx opinix taŭgx utilx vestx