argumenti

  • (ntr) Prezenti argumentojn; provi demonstri per argumentoj: ili senfine argumentas, k neniu konvinkas alian; batanto povas argumenti, batato devas silenti (Z).
    diskuti, rezoni. [VIDU] kontesti.
  • (tr) Prezenti ion kiel argumenton: ili argumentas lian nescion pri la faktoj; oni povas proponi forigon de la artikolo k de la akuzativo, argumentante, ke ekzistas lingvoj, kiuj vivas tre bone sen ili (Z).
    pruvi, preteksti.
  • argumento
  • Rezona pruvo, prezentata en diskuto: se niaj argumentoj estas ĝustaj, akceptu ilin, se ili estas malĝustaj, forĵetu ilin (Z); ĉu pro tio liaj argumentoj perdas sian valoron? (Z); la argumentoj, per kiuj oni kontraŭ ĉi tio batalas [...] (Z); refuti argumenton; argumento 'ad hominem' (per kiu oni profitas de la aparta persona karaktero aŭ situacio de la oponanto).
  • [matematiko] Elemento, por kiu funkcio estas difinita; variablo, de kiu funkcio dependas.
  • [matematiko] (pp kompleksa nombro (Z)) Nombro t, tia ke z = re lt por R ≥ 0 (oni tiam skribas t = arg z).
  • argumentado
    Rezonado aŭ diskutado metoda per argumentoj: argumentado pri io.
  • argumentaro
    [matematiko] La aro de ĉiuj punktoj, kie funkcio estas difinita.
  • interargumento , kontraŭargumento

    kontestado.

    Iel rilatitaj:

    antitezx apologetikx defendx demonstrx dirx diskutx komprenx kontestx konvinkx metodx opinix pretekstx pruvx rezonx temx