kalkuli

*kalkul/i

  1. (ĝis aŭ tr) Eldiri la serion de la entjeroj: li scipovas kalkuli nur ĝis dek; ĉu li longe testis?-Apenaŭ centon povus vi kalkuli (Z).
  1. (tr) Nombri, serĉi la nombron de difinitaj objektoj: rigardu al la ĉielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli (X); la okulo de la venkinto kalkulas la orajn harfasketojn (Z); kiam vi kalkulos la kapojn de la Izraelidoj (X); kalkuli muŝojn (Z) (nenifaradi); ni kalkulos niajn fortojn (Z); ŝafo kalkulita ne estas savita (Z); kalkuli la voĉojn (B); kalkuli sian monon (la monerojn).
    komputi.
  1. (tr) Trovi kvanton, per aritmetiko, matematikaj tabeloj aŭ maŝino, el aliaj donitaj kvantoj: kalkuli procenton, renton, saldon; kalkuli la distancon inter Tero kaj Suno; kalkuli fakturon, ies ŝuldojn; por tio ĉi mi kalkulas por ni tri unu dolaron semajne (Z); (abs) amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu (Z).
  1. (ntr) Operacii per nombroj, literoj aŭ aliaj matematikaj simboloj, por trovi alian serĉatan nombron aŭ matematikan esprimon: kalkuli laŭ la fingroj (Z), per markoj, en la kapo (Z); pense, mense kalkuli; ĝuste, erare, malbone (Z) kalkuli; li scipovas legi kaj kalkuli; kalkuli kun nombronoj (Z).
  1. (tr) Meti en ian kategorion, rigardi kiel: kalkuli kiel devon (Z); kalkuli iun profiton kiel nenion (Z); ne kalkulante ion; kalkulante plej alte (Z) (maksimume); ĝi povus esti kalkulata al la plej gravaj el ĉiuj kongresoj, kiuj iam ekzistis (Z); kontuzitaj kubutoj ne estas ordinare kalkulataj al belaĵoj (Z); la ideoj de Kolumbo estis kalkulataj kiel infanaĵo (Z); malmultaj preseraroj, al kiuj mi kalkulas ankaŭ du-tri erarojn kontraŭ la akuzativo; nekalkulu al ni kiel pekon, ke ni agis malsaĝe (X).
    taksi.
  1. (ntr) Fidi iun; konfidi al iu: se mi estos devigata forlasi por kelkaj jaroj nian aferon, mi kalkulas je vi, mi esperas, ke vi ne lasos ĝin fali (Z); mi kalkulas pri vi por helpi tiun novicon; por tion akiri, ni povas kalkuli nur je niaj dek fingroj (Z); tiuj provoj kalkulas je ĝia preteco pionire oferi sian tempon (Z).
  1. (ntr) Fiksi sian konduton laŭ la valoro de iu persono aŭ objekto; ne lasi sen konsidero: li estas tia malamiko, kun kiu ni devas kalkuli; la kongreskomitato ne kalkulis kun vizito al la muzeoj; ni devas kalkuli kun la kutimo (Z).
  • kalkula
    Rilata al kalkulo: kalkula problemo; doni kalkulan raporton al iu pri io (Z); kalkule enskribi lignon por dudek mil rubloj (Z).
  • kalkulo
    1. Ago, per kiu oni nombras objektojn: mono amas kalkulon (Z); fari la kalkulon de la voĉoj por kaj kontraŭ; fari la kalkulon de la forpasintaj tagoj; ne konsideru liajn erarojn, ties kalkulo estus senfina; kalkulo de la inventaro (Z); taksa kalkulo (Z).
    1. Operacio per nombroj: ĝusta (Z), erara kalkulo; kapa, pensa kalkulo; algebra, infinitezima kalkulo.
      adicio, subtraho, multipliko, divido.
    1. Preciza prezento de la enspezitaj kaj elspezitaj sumoj: detala kalkulo de la elspezata mono estos ĉiujare donata (Z); ju pli precizaj la kalkuloj, des pli forta la amikeco (Z); bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj (Z) ( [VIDU] afero); doni kalkulon pri la stato de la vendoj; (f) en lia parolado estas multe, pri kio li mem ne povis doni al si kalkulon (Z); multaj homoj ne kutimas donadi al si precizan kalkulon pri siaj simpatioj kaj antipatioj (Z).
    1. Detala listo de la sumoj ŝuldataj de privatulo al liverinto: peti pri sia kalkulo en hotelo; restoracia, festena (Z) kalkulo; elpagi sian kalkulon; el la hotelo li [...] prenas ĉion je kalkulo (Z) (kalkuli kredite); (f) oni prezentos al vi la kalkulon en tiu ĉi nokto (Z). [VIDU] fakturo.
    1. Difino de tio, kiom oni povas elspezi: kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo (Z); vivi laŭ la postuloj de la ĝustaj kalkuloj (Z); spesa kaj groŝa kalkulo de malriĉeco (Z).
      bilanco, ekonomio, ŝpari.
    1. (f) Aranĝoj, konsiderataj por atingi celon: ĉion fari kun kalkulo; ne faru kalkulon sen la mastro (Z); preni en kalkulon la montrojn de la sperto (Z); erari en siaj kalkuloj (Z); oni metis makulon en mian kalkulon (Z) (vanigis mian planon); tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj (Z); for el la manoj, for el kalkulo (Z) ( [VIDU] okulo).
    1. (ark.) Konto: la librojn mi presis je mia propra kalkulo (Z); (f) li ankaŭ kredeble havis kalkulojn kun la urbo (Z) (ion venkotan); volante iom serĉi je ŝia kalkulo (Z).
  • diferencialakalkulo
    Branĉo de matematiko pri derivaĵoj kaj diferencialoj de funkcioj.
  • kalkulado
    1. Agado de tiu, kiu nombras multajn objektojn: la korteganinoj estis okupitaj je la kalkulado de la kisoj, ke li ne ricevu tro multe (Z); Joab transdonis al la reĝo la rezulton de la kalkulado de la popolo (X); kalkuli centon ĉe nerapida kalkulado (Z); nesperta en la bagatelaĵa kalkulado de la malriĉuloj (Z).
    1. Maniero, metodo, je kiu oni kalkulas: posedi scion de preciza kalkulado (Z); ĝusta kalkulado forigas disputon (Z); en la ekzemplon de kalkulado enŝteliĝis malĝusta nombro (Z); la kalkulado de la interezoj.
  • kalkulebla
    1. Tia, ke oni povas ĝin kalkuli: tre malgranda, facile kalkulebla per la fingroj (X).
    1. Tia, ke oni devas kalkuli kun ĝi: ĉiuj, kiuj vivas sur la tero estas kalkuleblaj kiel nenio (X).
  • kalkulema
    Pripensema, konsiderema.
  • kalkuliĝi
    1. Kalkuli 7: eble ni devas kalkuliĝi kun la kutimo? (Z).
    1. Prezenti difinitan rezulton de kalkulado: la loĝantaro kalkuliĝas al tri mil kvincent homoj.
      atingi, sumo.
  • kalkulilo
    Aparato, ebliganta fari aritmetikajn operaciojn: li kalkulis la prezon per poŝkalkulilo.
    abako, komputilo, nombrilo.
  • kalkulisto
    Specialisto en la kalkulado: kalkulisto de tabakfolioj; kalkulisto de impostoj; mirinda kalkulisto.
    kontisto.
  • kalkulmetro
    ĉiuforma ilo (glitkalkulilo k.a.), por faciligi kalkulojn per legado de gradaro.
  • alkalkuli (tr)
    1. Aldoni en difinitan kategorion: alkalkulu tiun sumon en la ĉapitron de la vojaĝkostoj; li timas, ke oni alkalkulos lin mem al la nombro de tiuj malsaĝuloj (Z); je la demando, al kiu popolo mi alkalkulas min, mi respondas [...] (Z); ĉi tiu devigata konstanta alkalkulado sin al ia speciala gento (Z).
    1. Aljuĝi, atribui.
  • antaŭkalkuli (tr)
    Anticipe kalkuli: ĉe la efektiva najtingalo oni neniam povas antaŭkalkuli, kio venos (Z) (en ĝia kanto); antaŭkalkuli la elspezojn de projektata vojaĝo.
  • dekalkuli (tr)
    Depreni, subtrahi de sumo, konto: dekalkuli la kutiman rabaton; (f) vi ŝtelis de mi karan horon, ĝi estu dekalkulita al vi de via vivo! (Z).
  • elkalkuli (tr)
    1. Ricevi rezultaton per kalkulo: Buffon elkalkulis, ke la tero iom post iom malvarmiĝas (Z); profesoro el Lejpcigo elkalkulis la rilatan nombron de la viroj kaj virinoj en Eŭropo (Z).
    1. Nombri: pro manko de loko mi ne povas tie ĉi elkalkuli ĉiujn verkojn (Z); mia buŝo rakontas ĉiutage vian helpon, ĉar mi ne povus ĉion elkalkuli (X); ĉe la elkalkulado de la superfluaj tagoj, aldoni ankoraŭ unu tagon (Z).
  • enkalkuli (tr)
    Enhavi, enteni: la federacio enkalkulas dek grupojn; la kataluna literaturo estas tiu, kiu enkalkulas plej abundajn tradukojn; enkalkulante tion.
    inkludi, kune kun. [VIDU] plus.
  • kunkalkuli (tr)
    Kunigi en kalkulo, sumigi.
  • miskalkuli (ntr)
    Erari en kalkulado.
  • nekalkulebla
    Tiel grandnombra, ke oni ne povas ĝin kalkuli: nacio forta kaj nekalkulebla (X).
  • prikalkuli (tr)
    1. Malkovri per kalkulado: la nordaj lumoj flamadis tiel regule, ke oni povis prikalkuli, kiam ili estos plej alte (Z); ili prikalkulas siajn procentegojn ĉe altaro (X); oni nun prikalkulas la batojn de la koro multajn jarojn antaŭe (Z) (antaŭkalkulas tempon de morto).
    1. Fari la necesajn kalkulojn, por povi poste konstrui maŝinon ks: inĝeniero prikalkulas vaporkaldronon, generatoron, la premojn suferotajn de kloŝo; oni povas ĝin (artefaritaĵon) malfermi, oni povas montri la homan prikalkulon (Z).
    1. (f) Anticipe pesi la rezultojn de ago, plano; antaŭkonsideri: ŝi ne prikalkulis sian agon (Z); mi ĉiam agas kun pripenso kaj prikalkulo (Z); (edziniĝo) estas akto (ago) de prikalkulo en esceptaj aferoj, sed ĝenerale ĝi estas akto de amo (Z).
    1. [BIBLIO] Popolnombri: prikalkulu ilin laŭ iliaj taĉmentoj (X).
  • rekalkuli (tr)
    Refari kalkulon.
  • retrokalkuli (ntr)
    Kalkuli en la inversa ordo: la retrokalkulado de raketekbruligo.
  • glitkalkulilo
    Ilo en formo de rektilo kun ŝovpeco ŝovebla laŭlonge de logaritma skalo, servanta por multipliki, dividi, potencigi ktp. SIN. kalkulbastono.
  • globkalkulilo
    Kalkulilo konsistanta en serio da stangetoj, laŭlonge de kiuj oni povas ŝovi tratruitajn globetojn, por adicii.
    abako, sorobano.
  • perturbokalkulo
    [FIZIKO] Aproksima kalkulo, en kiu oni supozas, ke specifa parto de iu fizika grando estas multe pli malgranda ol la aliaj partoj.
  • probablokalkulo
    Vd probabla.
  • tabelkalkulilo
    [KOMPUTIKO] Komputila programo por kalkulado, ofte uzata por financaj kalkuloj, montranta al la uzanto tabelon el ĉeloj, kiuj povas enteni nombron, kies valoro ŝanĝiĝas depende de la nombroj en aliaj ĉeloj.
  • tempokalkulo
    Erao.

    kalkuli


    Esprimoj:

    Li scipovas kalkuli nur ĝis dek
    Rigardu al la ĉielo k kalkulu la stelojn, se vi povas ilinkalkuliX
    Kalkuli la distancon inter Tero kaj Suno;

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    kalkulilo, alkalkuli, antaŭkalkuli, dekalkuli, enkalkuli,kunkalkuli,  miskalkuli,  nekalkulebla, prikalkuli,rekalkuli, retrokalkuli, glitkalkulilo, globkalkulilo,perturbokalkulo, probablokalkulo, tabelkalkulilo, tempokalkulo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    La kvar bazaj operacioj de aritmetiko
    Adicio : 3 + 4 = 7 tri plus kvar faras (= estas) sep; Sumo (7).
    Subtraho : 10 - 6 = 4 dek minus ses faras kvar;  Diferenco
    Multipliko : 2 x 6 = 12 duoble ses faras dek du; aŭ : du per sesestasdek du; produto (12); Multiplikanto (6); Multiplikato (2); Lamultiplika signo (x).
    Divido : 61 : 4 = 15/1; 1 sesdek unu dividite per kvar faras dekkvin ;restas unu; Kvociento (15); Dividato (= numeratoro: 61); Dividanto(= denominatoro: 4). 
    3/7 tri sur sep (aŭ : super sep) = 3 seponoj.
    Potencigo : 153 = dek kvin en la tria potenco.Levi nombron al la kvina potenco.
    Elradikado : la kvarapotenca radiko de sescent dudek kvin estaskvin.
    La radiko de 8 per 3 estas 2. La dua radiko de 10.

    Du rilatas al kvar, kiel unu al du.
    En adicio enŝteliĝis eraro.
    En la duuma nombrosistemo 4 estas skribita 100 kaj 7, 111.
    En proporcio de du al tri.
    Entjero.
    Erari en kalkulo.
    Decimala komo.
    Frakcia nombro (miksa frakcio) : 5 3/4.
    Frakcio ordinara, decimala : 3/4 = 75/100 = 0.75.
    Kalkuli ĝuste, erare, rondcifere, en la kapo, laŭ (per) la fingroj.
    Kalkulo algebra, infinitezima, diferenciala.
    Kalkulo pri probablecoj.
    La multiplika tabelo.
    La plej granda komuna divizoro.
    La plej malgranda komuna oblo.

    Mensa kalkulo.
    Miskalkuli.
    Nombro para, nepara, finia, nefinia.
    Proporcio : 2:4 = 1:2.
    Pruvo per naŭ.
    Raporto: tiuj nombroj estas en la raporto de 3 al 2 (3:2).
    Ĝusta kalkulado forigas disputon.24 = 16;
    la kvara potenco de du estas dek ses.3/4 ;

    kalkuli, nombri, komputi, vicigi, listigi

    Rilatitaj:

    geometrio kvanto matematiko nombro

    Eble rilatitaj:

    cent, cifer, dek, diferenc, du, erar, fingr, fin, hav, kap, komun, korn, kvar, kvin, metr, miks, mil, miliard, milion, mult, naŭ, nul, numer, ok, operaci, ordinar, pens, protokol, raport, rest, rilat, sep, ses, sistem, super, supr, temp, tri, unu, obl, ĝust,

    Iel rilatitaj:

    -obl abakx algoritmx antaŭ apenaŭ baremx cent ciferx diferencx du enhavx erarx fingrx finx geometrix havx kapx komunx kornx kvantx kvar kvin matematikx metrx miksx mil miliardx milionx multx muzex naŭ nombrx nulx numerx ok operacix opinix ordinarx pensx protokolx raportx restx rilatx sep ses sistemx super suprx tempx tri unu ĝustx ŝtonx