vico

*vic/o

  1. Serio de objektoj aŭ estaĵoj, aranĝitaj en linio, unu apud aŭ post alia: vicoj da dometoj en vilaĝo (B); lokomotivo, kun sia vico da vagonoj (Z); vico da fenestroj en koridoro (Z); la unua vico de seĝoj en teatro (B); en la fino de la vico (Z); la rivero fluas inter du montaj vicoj (B); vico de arboj en ĝardeno (B); sur la supro de la tegmento ŝi ekvidis vicon da cikonioj (Z); grandaj blankaj vicoj da cignoj flugis sub ĝi (Z); cikonioj kaj pelikanoj flugis en vicoj simile al rubandoj (Z); la vico de la atendantoj por mia aŭtobuso estis malesperige longega; vi trovos en la vicoj de niaj societanoj fervorajn amikojn de E.; mi sola estas elĵetita el la vicoj de la puruloj (Z); [ARMEOJ] la Filistoj starigis siajn vicojn kontraŭ Izrael (X); staru en vico!; marŝi po du en vico; densigu la vicojn; [LUDOJ] (ŝako, damludo) horizontala, vertikala, transversa vico.
    diagonalo, kolumno, procesio, rango, spaliro.
  1. Longa serio da okazaĵoj aŭ momentoj, sin sekvantaj en la tempo: dediĉi tutan vicon da jaroj al la ellernado de la latina lingvo (Z); pasos kredeble ankoraŭ vico da jaroj, antaŭ ol la afero estos decidita (Z); post longa vico da batalado kaj suferoj (Z); ŝia konduto prezentis vicon da nekonsekvencaj agoj (B); la tuta mondo estas vico da mirindaĵoj (Z).
  1. En serio da alternaj movoj aŭ agoj, momento, en kiu ĉiu el ili plenumiĝas: kiam por Ester venis la vico iri al la reĝo [...] (X); nun estas via vico ludi, paroli (B); plenumita via oficon-nun pasis via vico (Z); ĝis nun oni atakadis aliajn urbojn, nun venis la vico al nia urbo (Z); antaŭ ĉio zorgu oficon-plezuro atendos sian vicon (Z).
  1. [MATEMATIKO] Aro de elementoj indicitaj per la nenegativaj entjeroj, per ĉiuj entjeroj aŭ per nur kelkaj entjeroj.
    paro, opo, progresio, reto 7, filtrilo 4. [VIDU] aro, ĉeno, listo, serio, stako, tabelo, konverĝi, diverĝi.
  • aritmetika vico
    [MATEMATIKO] Vico, kie ĉiu termo estas la aritmetika mezvaloro de la du apudaj.
  • geometria vico
    Vico, kie ĉiu termo estas la geometria mezvaloro de la du apudaj.
  • harmona vico
    Vico, kie ĉiu termo estas la harmona mezvaloro de la du apudaj.
  • vica
    Prezentanta vicon: la vica ordo, en kiu tiuj ĉi okulakvoj estas cititaj, respondas al ilia laŭgradeco (Z).
  • vici (fm)
    Atendovici.
  • vice
    Laŭ vico: cent salonoj troviĝis vice unuj post la aliaj (Z); vice atendi la aŭtobuson.
  • vice al
    Anstataŭ.
  • vicero
    [MATEMATIKO] Elemento de vico, termo de vico.
  • vicigi
    Aranĝi laŭ vicoj: vicigi soldatojn por parado; starante aparte, la literoj havas nenian signifon, sed kiam ili estas vicigitaj [...] ! (Z).
  • viciĝi
    Veni en sian lokon en vico: la lakeoj viciĝis laŭlonge de la koridoro.
  • vicmontra
    Tia, ke ĝi montras la vicon en ia serio: la vicmontraj numeraloj.
  • alviciĝi
    Aldoniĝi al vico: tiu sukceso alviciĝis al la antaŭaj.
  • enviciĝi
    Aliĝi al iu vico: li enviciĝis inter la akademianoj; tiu nova halo enviciĝas inter la plej grandaj konstruaĵoj de la mondo.
    kalkuliĝi.
  • ekstervice
    Ne en la vico: stari ekstervice.
  • laŭvice
    Tiel, ke ĉiu venu en sia vico: laŭvice la knaboj kantis en la ĥoro; mi faras bonon kaj malbonon laŭvice; rakontu al mi ĉion laŭvice.
    alterne.
  • siavice
    Venante en sia vico: la lasta konsilano ekparolis siavice; ili ĝemu kaj ploru siavice, ho Sinjoro!
  • survicigi
    Vicigi sur io: fragoj survicigitaj sur trunketo de pajlo.
    tredi.
  • unuvice
    Formante unu vicon: trapasi ponteton unuvice.
  • unuavice
    Sur la unua vico.
  • anservice
    Unu malantaŭ alia.
  • atendovico
    Vico da atendantoj: ĉe la pordo de la fama kuracisto la atendovicoj fariĝis preskaŭ senfinaj.
    vicatendi.
  • taskvica
    [KOMPUTIKO] Rilata al reĝimo de komputado, en kiu programoj kaj datenoj estas arigitaj kiel tasko, kaj nenia interagado kun la uzanto okazas ekde la prezento de la tasko al la komputilo ĝis la reveno de la rezultoj: taskvica komputado, sistemo.
    interaga, realtempa.
  • RIM. 'vic' estas regule uzata pref-e, por signifi:
    1. la personon, kiu helpas kaj laŭbezone anstataŭas alian: vicprezidanto, vicreĝo;
    1. la objekton, uzatan por anstataŭi alian identan: vicrado de aŭto; vicpeco de maŝino;
    1. la pure nominalan parencecon inter la gefiloj el unua edziĝo de unu membro de edzoparo kaj la gefiloj el unua edziĝo de la alia membro: vicfrato, vicfratino.
      bo/, duon.

    vico


    Esprimoj:

    La unua vicode seĝoj en teatroB
    Birdoj flugesekvis en du longaj vicojZ;
    Marŝi po du en vico;


    Kelkaj kunmetaĵoj:

    alviciĝi, atendovico, ekstervice, enviciĝi, laŭvice, siavice,subvico, survicigi, taskvica, unuavice, unuvice, vice al, vice,vicero,  vici, vicigi, viciĝi, vicmontra


    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    aro
    ĉeno
    linio
    polinomo
    procesio
    progresio
    serio
    spaliro
    sinsekvo
    anstataŭ
    bo
    duon

    vico de funkcioj

    koŝia vico
    aritmetika vico
    geometria vico
    harmona vico

    barita
    finia
    konstanta
    kreskanta
    malkreskanta
    konverĝa


    termo
    indico

    Rilatitaj:

    matematiko


    Eble rilatitaj:

    bilet, event, rad,


    Iel rilatitaj:

    biletx bo- ciklx eventx indicx matematikx montrx opinix pordx radx seĝx sinsekvx teatrx termx vostx