rekomendi

*rekomend/i (tr)

  1. Prezenti en taŭga maniero ion aŭ iun, por altiri al tio aŭ tiu ies ŝaton, favoron, prizorgon: rekomendi varon, manĝaĵon, hotelon, novan specon de tabako; la antaŭparolo, kiun mi ripete rekomendas al via plej granda atento (Z); nur la uzado de 'h' anstataŭ ' [FOTOGRAFIO] 'estas rekomendata (Z); rekomendi kandidaton, serviston (B); faro farinton rekomendas (Z); ni rekomendas al vi antaŭ ĉio la prezidanton (Z); sin rekomendi al la graco de Dio; mi estas rekomendita por la ordeno de Vladimiro (Z).
  1. Insiste konsili, atentigi pri io farinda: la kuracisto rekomendis al li ĉesigi la fumadon; rekomendi al iu paciencon (B); jam multaj aŭtoritatuloj rekomendis la instruadon de E. en la lernejoj; oni rekomendis al mi fari la aferojn sekrete (Z); mi nepre rekomendas, ke vi ne pretervidu tiun ekspozicion.
  1. (evi) = registri: mi sendis al vi per rekomendita banderolo tradukon (Z).
  • rekomendo
    Opinio, vortoj de tiu, kiu rekomendas: sen mensoga rekomendo ne iros la vendo (Z); rekomendo kondukas al plendo (Z).
  • rekomenda
    Esprimanta rekomendon: rekomenda letero, surskribo.
  • rekomendinda
    Tia, ke tiu meritas esti rekomendata: rekomendinda restoracio, oficisto.
  • malrekomendi
    Deadmoni iun je la aĉeto, uzado de io, dungado, protektado de iu: tiu vortaro estas tiel fantazia, ke mi povas ĝin nur malrekomendi; malrekomendi komizon nehonestan.


    atentigi. konsili. rekomendi : konsili, ke oni uzu aŭ faru ion.
    diskuti. famo. honesta. juĝi. lerni. opinii. protekti.

    Iel rilatitaj:

    avertx diskutx famx honestx juĝx lernx manĝx opinix protektx