kvazaŭ

*kvazaŭ


I- Subjunkcio, uzata por enkonduki subpropozicion, esprimantan nerealaĵon, pli precize:
  1. impreson: ŝajnis, kvazaŭ li dormas (Z); li havis la senton, kvazaŭ li tuj mortos (Z); ŝajnas al mi, kvazaŭ mi manĝas konfitaĵojn (Z);
  1. fikciaĵon aŭ nekredindan aserton: ili kredigas, kvazaŭ lingvo estas objekto natura (Z); la suboficir-edzino mensogis ankaŭ al vi, kvazaŭ mi ŝin elvergis (Z);
  1. komparon kun imagita okazaĵo: sonis, kvazaŭ ranoj kvakas (Z); la hundoj ekbojis, kvazaŭ ekvidinte urson (B); ili paroladetis, kvazaŭ dezirante moki iun alian (Z); li ludis per du pecetoj da ligno, kvazaŭ ili estus kordinstrumento (Z); la patro frapis sur la pordo, kvazaŭ li estus fremdulo (Z); ili levis unu manon supren, kvazaŭ ili ion tenus (Z); la ĉielo aspektis, kvazaŭ ĝi estus balaita (Z); tiu manuskripto estis kunvolvita tiamaniere, kvazaŭ ĝi estus tuj fordonota al iu (Z); ŝi kuris al li renkonte, kvazaŭ ŝi volus lin kisi, sed ŝi tion ne faris (Z); mi havas tian senton, kvazaŭ mi kisus mian patrinon (Z); ili fariĝis tiel gajaj, kvazaŭ ili ebriiĝus per teo (Z).
  • II- Partikulo, uzata por enkonduki komparon fikcian pri substantivo aŭ adjektivo: la lando aperis al li kvazaŭ abunda fruktoĝardeno (Z); kun belaj haroj, kvazaŭ Apolono (Z); la plej alte ŝi staris, kvazaŭ luma modelo (Z); la mankojn liajn la popolo trempas en sian amon, kiu, kvazaŭ fonto turnantan lignon en malmolan ŝtonon, el la mallaŭdo faras laŭdon (Z); iu kvazaŭ subĥirurgo (Z); ni akceptis lin kvazaŭ reĝon (Z); li kuŝas, kvazaŭ mortinta (Z); la homoj aspektis, kvazaŭ forkurantaj de malamiko (Z); tio estas rimarkinda malnova urbo, kvazaŭ eltranĉita el bildolibro (Z); kvazaŭ laŭ sorĉa frapo, ĉio mutiĝis (Z); kvazaŭ laŭ silenta interkonsento (Z).
  • III- Partikulo, uzata kiel cirkonstanca morfemo (rilatanta al verbo, substantivo , adjektivo aŭ adverbo), kun la signifo 'proksimume tiel, laŭŝajne, iamaniere': ŝiaj okuloj kvazaŭ paroladis (Z); tio prezentis kvazaŭ belegan tapiŝon, kiu invitis sidi (Z); en sia mano ŝi sentis kvazaŭ brulantan fajron (Z); la dramo prezentas kvazaŭ spegulon de la naturo (Z); ĉiu rakontado pri ia baro, kiun kvazaŭ prezentas la Bulonja Deklaracio, estas simple malvero (Z); la ŝipo trankvile, kvazaŭ fantome glitas sur la ondoj (Z); ili vidas en mi personon, kiu kvazaŭ ludas la rolon de ia reĝo (Z); la ĉevaloj estis kvazaŭ pudritaj (Z); tiu sufikso estas meza inter la antaŭaj kaj la sekvantaj (Z); por fari el ili kvazaŭ materiajn aferojn (Z).
  • IV- Pref. montranta, ke la apuda vorto ne devas esti komprenata laŭ sia vera senco, sed laŭ alia proksimuma aŭ ŝajna: kvazaŭhomo (ĉifonpupo); kvazaŭvira maljunulino; kvazaŭdiri (Z) (lerte komprenigi ion, ne rekte parolante, sed uzante nur aludojn); kvazaŭedzino (konkubino); kvazaŭrimoj (ne perfektaj rimoj).
  • V- Samsignifa memstare uzata morfemo:
  • kvazaŭa
    Proksimuma, preskaŭa, iaspeca: ĉiu rakontado pri ia kvazaŭa (ŝajna, onidira) senviveco kaj senforteco de nia L.K. estas simple malvero (Z); estas ia kvazaŭa trompo, se oni silentas pri la vero; oni povis ekkoni el tio kun kvazaŭa certeco la evoluskalon de la astroj.

    kvazaŭ

    PMEG: [kvazaŭ]



    aspekti. ŝanĝi.

    Iel rilatitaj:

    aspektx kiel opinix preskaŭ ŝanĝx