disputi

*disput/i (ntr)

  1. Malpaci, akre diskutante: disputu komence, vi ne malpacos en fino (Z); disputi kun iu pri io.
    konflikti, kvereli.
  1. (ark.) Diskuti: pri gustoj oni disputi ne devas (Z); mi deziras disputi kun Dio (X); disputu pri ĉio, sed sen garantio (Z) (atingi la veron); la kunvenintoj varmege disputadis pri tio ĉi (la lokigo de 'min') tutan vesperon (Z).
  • disputo
    1. Ago de disputantoj: pacienculo kvietigas disputon (X); disputoj kondukas al malpaco (Z); la loto ĉesigis la disputojn (Z); sin miksi en malpropran disputon (Z).
    1. (ark.) Diskuto: disputo kredigas, sed ne certigas (Z); por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj k disputoj, mi decidis nun eldoni (la Fundamenton) (Z).
  • disputema
    Facile disputanta: disputema pledanto.
  • nedisputebla
    Nediskutebla, nekontestebla: havi nedisputeblan aŭtoritaton (Z).
  • pridisputi (tr)
    Interdisputi pri la posedo de io: ili pridisputis la unuan lokon.
  • sendispute
    Unuanime, ne disputante.

    disputi


    Iel rilatitaj:

    atakx opinix pravx