insisti

insist/i (ntr) (1)

  1. Firme kaj daŭre esprimi sian opinion, altirante la atenton de aliaj: estas necese insisti pri ĉi tiu punkto, pri tiu regulo; insisti pri la graveco de la unueco en la internacia lingvo (B); mi insistas, ke li estas senkulpa; ne insistu, mi ne ŝanĝos mian vidpunkton; mi diras, ne insistante, ke [...] .
    akcenti, emfazi.
  1. Firme kaj daŭre postuli, ke alia agu laŭ nia opinio aŭ deziro: mi insistas pri lia ĉeesto; kiam insistis super li liaj servantoj, li obeis ilian voĉon (X); ili insistis per grandaj krioj, postulante krucumi lin (N); li insistis ĉe li, ke li prenu (Z); la voktoj insistadis, dirante: Pretigu vian laboron, kiel ĉiam (X).
    persisti, trudi, urĝi.
  • insist (ad)o
    Ago de insistanta homo.
  • insista
    Prezentanta insiston: insista peto; insiste ripetata reklamo.

    insistx


    Iel rilatitaj:

    -ad kaj opinix parolx