partio

*parti/o

  1. [POLITIKO] Grupo de homoj, havantaj samajn socialajn celojn kaj similajn politikajn opiniojn, kaj klopodantaj efektivigi tiujn celojn per partopreno en la ŝtata regado: la socialista, komunista partio; aliĝi al partio (Z); esti eksigita el partio; parlamenta reprezentado de la partioj; la aliaj partioj rifuzis partopreni en la kongreso (Z).
    frakcio, skismo, tendenco. [VIDU] klano, koterio, tendaro.
  1. ĉiu el la du homoj aŭ homgrupoj, kiu kontraŭstaras al alia en milito, proceso, sporto aŭ ia alia batalo: ĉiu partio havas egalan ŝancon venki (Z); juĝisto devas aŭskulti ambaŭ partiojn; la plenda partio.
  1. Unu el la partoprenantaj grupoj en diskuto, kontrakto ks: la partoprenantaj partioj de la kontrakto (M).
  1. Edziĝo, rigardata el la vidpunkto de sameco de rango, riĉeco ktp: ili interfianciĝis, kaj tio estis tre ĝusta partio: ambaŭ estis junaj (Z); Anna atendis bonan partion por sia filino (Z).
  1. [LUDOJ] ĉiu el la ligitaj bataloj inter du aŭ pluraj ludantoj, obeantaj difinitajn regulojn: partio de kartoj, de bilardo; gajni, perdi la partion; vana partio (sendecida, ĉe ŝako); se ĉiu el du ludantoj jam gajnis po unu partio, la tria estas decida.
  • *partia
    1. Apartenanta aŭ rilata al partio: la partiaj instancoj; partia disciplino; la partia gazetaro.
    1. Maljuste favora al la sampartianoj: partia intrigo (Z); mi esperas, ke vi ne rigardos mian opinion kiel partian (Z); partia ĵurnalisto, juĝisto; kial ĝi agis tiel partie? (Z).
  • partiano
    Membro de partio: la partianoj de Cezaro; la uzado de E. neniun devigas esti partiano de tiu aŭ alia ideo (Z); la partianoj forkuris de ili (la projektistoj) (Z); ili timas, ke mi fariĝas speciale via partiano (Z).
  • partianeco
    Stato de iu, kiu estas membro de partio.
  • partianiĝi
    Iĝi ies partiano: partianiĝi en disputo.
  • partieco
    Eco de tiu, kiu estas partia 2: montri nek partiecon nek antaŭjuĝon.
  • partiestro
    Tiu, kiu gvidas partion.
  • dupartia
    Apartenanta al politika sistemo, en kiu ekzistas nur aŭ precipe du partioj.
  • eksterpartia
    Ne apartenanta al iu partio.
    sendependa.
  • sampartiano
    Ano de la sama partio.
  • senpartia
    1. (iu) Montranta neniun favoron al tiu aŭ alia partio, juste juĝanta, ne konsiderante opiniojn aŭ personojn: tial en batalado de la partioj mi devas resti absolute senpartia (Z); ĉiu pensas, ke li estas la plej senpartia unuiganto de ĉiuj (Z).
    1. (io) Objektiva: senpartia konsiliĝado (Z); senpartie elektita institucio (Z).
  • senpartieco
    Eco de iu, io senpartia: oni povas nur admiri la konstantan senpartiecon de liaj juĝdecidoj.
  • senpartiulo
    Homo, ne apartenanta al partio, ss al la ununura partio.
  • unupartia
    Karakterizanta regnon, en kiu diktatorece regas unu partio, kiu malpermesas la ekziston de aliaj partioj.
    totalismo.
  • tripartia
    Apartenanta al sociala sistemo, en kies organoj estas reprezentataj la salajruloj, la entreprenestroj kaj la registaro.
  • Laborpartio
    Nomo de social-demokrata partio en kelkaj landoj.

    partix


    Iel rilatitaj:

    adeptx agx batalx bolŝevismx dekstrx demokratx ludx opinix samx