artikolo

  • [lingvoscienco] Morfemo, dependanta de subst. k esprimanta ties difinitecon aŭ nedifinitecon; analoge en E. la partikulo la.
  • Aparte pritraktata temo en gazeto, revuo: la artikoloj ordinare plaĉas al la gazetoj, se, anstataŭ filozofadi, ili prezentas multon da novaĵoj por la legantoj (Z); represi artikolon (Z); reportera (Z), propaganda (Z), sensacia (Z), seka (Z) artikolo.
    angulo, rubriko.
  • [juro] ĉiu el la apartaj sekcioj, je kiuj estas dividita leĝo, traktato, statuto ks: la artikolo estas dividaĵo meza inter ĉapitro k paragrafo. [VIDU] alineo.
  • ĉio, kion vortaro diras pri unu pritraktita vorto: serĉu ankaŭ la artikolon 'ŝipo'; la signo 'artikol' uzata en la korpo de artikolo prezentas la vorton aŭ morfemon de la komenco de la artikolo.
  • ĉefartikolo
    Longa, ofte presita per pli grandaj aŭ pli frapantaj tipoj, ofte fronte lokita artikolo, kiu esprimas la opinion de la eldonisto aŭ ĉef· redaktoro de gazeto.
  • kredartikolo
    ĉefa punkto de kredo, deviga por la anoj de la koncerna religia komunumo. [VIDU] dogmo, kolono.

    Esprimoj

    Kolekti artikolojn pri unu temo.
    La artikolo MAaperu en formo de respondo al.
    La artikolo faris sensacion.
    La artikolo havu karakteron iom sensacian.
    La aŬtoro de la artikolo.
    Ne ĉia gazeta artikolo estas ege fruktoporta.
    Rebaki tutan artikolon.
    Represita artikolo.
    Tiu artikolo estas nur deliraĵo.
    Tiu artikolo ne spegulas la opinion de la redakcio.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    kredartikolo,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    la

    reportera artikolo
    propaganda
    sensacia
    seka
    morda
    acerba

    angulo
    difiniteco
    gazettemo
    kredartikolo
    opinio
    rubriko

    Ankaŭ vidu:

    morfemo

    Iel rilatitaj:

    acerbx alinex angulx aŭtorx deiktx difinx dogmx gazetx havx karx kolonx kredx la librx mordx morfemx opinix paragrafx presx propagandx redaktorx reporterx rubrikx sekcix sekx sensacix temx vendx ĉapitrx