bazo

  1. Malsupra, sub· portanta parto de objekto: bazo de vazo, statuo, kolono, muro, turo (Z); arĝentajn bazojn li faris sub la tabulojn (X); ĉe la bazo de la altaĵo staris malgranda domo (Z); oni renversas montojn de ilia bazo (X); diru, se vi havas scion, sur kio estas enfortikigitaj ĝiaj bazoj (X) (de la tero).
    fondo, fundo, fundamento, grundo, infrastrukturo, piedestalo, soklo.
  1. (f) Tio, sur kio estas konstruita io spirita aŭ mensa; la esenca principo, ĉefa deirpunkto: la bazo de teorio, sistemo, kredo; imitemo estas la bazo de la socia vivo; la Biblio estas la ĉefa bazo, sur kiu la lingvoj literaturiĝis (Z); ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo (Z); (fari ion) sur leĝa bazo (Z) (apogante sin sur); via suspekto havas nenian bazon.
  1. [anatomio] [botaniko] Malsupra parto de organo, aŭ parto, per kiu organo altenas al sia portilo: la krania bazo; bazo de folio.
    apekso.
  1. (ark.) = kolo 4: el malnova bazo novaj plantidoj kreskas (X).
  1. [matematiko] Unu el la lateroj de plurangulo, konvencie elektita: la bazo estas orta al la alto.
  1. [matematiko] (pp vektora spaco) Lineare nedependa aro de elementoj, kiuj generas la tutan spacon.
  1. a) (pp potenco) La potencato.

b) (pp nombrosistemo) La nombro, laŭ kies potencoj la nombroj estas 4 elvolvitaj en la sistemo (dekbaza = dekuma; dubaza = duuma = binara).
c) (pp logaritmoj) La nombro, kies logaritmo egalas al unu: la naturaj logaritmoj havas la bazon e.
  1. [teknikoj] (en triangulado) Tiu el la lateroj efektive mezurita sur la grundo, el kiu oni kalkulas la ceterajn elementojn per simpla angulmezurado.
  1. [arkitekturo] La malsupra parto de kolono, inter la fusto k la pavimo.
  1. [armeoj] Fortike defendata pozicio, servanta kiel apogpunkto, provizejo, arsenalo, deirpunkto kc: bazo de operacoj; bazo de raketoj; marbazo, aerbazo.
  1. = alkalo.
  1. [politiko] Tuto de la simplaj aktivuloj de partio, sindikato: la bazo ne sekvis la decidon de la stabo; provizi la bazon per agitvortoj.
  1. [sporto] Difinita loko, de aŭ al kiu la ludantoj moviĝas. SIN. hejmo.
  1. [SOCIOLOGIO] Tuto de la formoj de produktado de difinita socio.
  1. [elektro] La parto de transistoro inter la emitoro k la kolektilo.
  • baza
    Rilata al bazo: baza masonaĵo, tavolo; bazaj aktivuloj.
  • bazi (tr)
    Konstrui, starigi, apogi ion sur io, kiel sur bazo: bazi turon sur la roko; bazi sian opinion (Z), rifuzon (Z) sur io (Z); sin bazi sur la kutimo (Z); diru al li, ke liaj sonĝoj estas bazitaj sur realaĵo (Z); ĉu mi povas nomi amo tion, kio ne estos bazita sur estimo? (Z); tiu specialaĵo (de E.) estas bazita sur pure praktikaj konsideroj (Z); la ekstera simpleco de la magazeno estis bazita sur la propra intenco de ĝia posedanto (Z).
    fondi, fundamenti, kuŝi, radiki.
  • bazado
    Ago de iu, kiu bazas: bazado de sia vivo sur la arto.
  • bazeco = alkaleco .
  • baziĝi
    Havi kiel bazon: domo, kiu baziĝas sur argiltavolo; nia metodo baziĝas sur la praktiko.
  • elbaza
    [botaniko] Kreskanta el la bazo de organo: elbazaj folioj kreskas el la baza, ĉeradika parto de la tigo.
  • malbazo
    [anatomio] [botaniko] Apekso.
  • senbaza
    Tia, ke al ĝi mankas bazo: senbaza pretendo, teorio; la Princo ne senbaze suspektis, ke oni volas lin trompi (B).
  • surbaze de
    Uzante (informojn, sperton ks) kiel bazon 2: surbaze de viaj informoj, mi konkludas [...].
  • dubaza
    [matematiko] Duuma.
  • datenbazo (evi) = datenbanko aŭ informobanko.
  • filmobazo
    [fotografio] La celuloza bendo de filmo sen la emulsio.
  • greftobazo
    [AGRIKULTURO] Baztrunko.
  • nukleobazo
    [biologio] [kemio] Organika molekulo, havanta ciklon kun atomoj de karbono k nitrogeno; unu el la konsistaĵoj de la nukleaj acidoj: en la nukleaj acidoj estas du specoj de nukleobazoj: purinoj (adenino k guanino) k pirimidinoj (citozino, uracilo k timino).
  • ŝildobazo
    [heraldiko] Figuro en formo de horizontala larĝa strio en la malsupra parto de blazonŝildo, tuŝanta ĝian malsupran randon.
  • ŝminkobazo
    Kolora ŝmiraĵo, kiun oni ŝmiras sur la haŭto k sur kiu oni aldonas la aliajn ŝminkojn.
  • teksbazo (Z) (ark.) = varpo.
    bazo

    bazo

    REVO: [bazo]
    Akcepti tekston, kiel bazon de diskuto. Atmosfero : estas egala al pezo de cilindra kolono el hidrargo, kun alto de 76 cm kaj, bazo de 1 cm. Bazaj militantoj. bazalto, Bazarulo. baziĝi. baziliko, baziliko. Bazo de raketoj. Bazo Hidroksido de metalo, kiu kombiniĝante kun acido naskas salon. Bazo, tereno de operacoj. Cent kvindek rublojn la frako kostas kaj en la bazaro, li ĝin forblovis por dudeko da rubloj. datumbaz-manipulilo, DBM, datumbazo, dento karia, baznudigita ; falsa, artefarita. duala bazo. En triangulo oni rigardas bazo la lateron oponan al la vertico. Fiŝbazaro. Iri serĉi provianton en la kamparo, en la bazaro. kanona bazo. La bazo, la stabo de partio. La kvar bazaj operacioj de aritmetiko. Mia opinio baziĝas sur 19-jara sperto. Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo. Opinion formuli, gardi, konservi, ŝanĝi, revizii, bazi sur (realaĵo), Pulbazaro. rimbazo, Senbaza teorio. Senbaza, nekontrolebla, tre diskutebla aserto. teksbazo.

    Iel rilatitaj:

    adeninx alkalx altx angulx apeksx apogx asertx basbalx bazamentx citozinx diskutx ekzistx el esencx fondx fundamentx fundx grundx hejmx infrx konstrux kontrolx kuŝx opinix parolx partx piedestalx piedx portx potencx pozicix radikx soklx starx teorix terenx verx ĉefx ŝanĝx