varii

vari/i (ntr) (3)

  1. Prezenti sinsekvajn diversajn ŝanĝiĝojn: la temperaturo senĉese varias hodiaŭ (B); la moroj varias laŭ tempoj kaj landoj; la salajro varias inter 4 kaj 12 dolaroj; dum horoj kaj horoj la pejzaĝo ne varias; varikolora kolibro (B).
  1. Prezenti diversajn ŝanĝiĝojn de volumeno, laŭ la grado de malsekeco de la aero aŭ de varmo, pp ligno aŭ metalo.
  • vario
    1. [MATEMATIKO] Amplekso de variado: estas granda vario inter la ekstremaj valoroj.
    1. [BIOLOGIO] Sistematika unuo (varietas), subdivido de specio aŭ de subspecio, ampleksanta grupon de similaj individuoj, kiuj diferencas de la tipo de la sp. aŭ subsp. pro heredaj sed malgravaj karakteroj.
      formo.
    1. [GEOLOGIO] (analoge) Vario de mineralo, de petro.
    1. [LINGVOSCIENCO] Varianto: libera vario; kondiĉita vario (kiam ĝin influas la ĉirkaŭaj fonemoj).
    1. [TEKNIKOJ] ĉiu el la volumenaj ŝanĝiĝoj de ligna, metala k.a. peco pro sekeco, temperaturo k.a.
  • varia
    ŝanĝiĝanta laŭ la cirkonstancoj: varia vetero; varia vorto; varia stelo.
  • variado
    Sinsekvo de la statoj de io, kio varias: variado plaĉas; la variado de la temperaturo, de ligna tabulo; dumtaga variado (diferenco inter la minimumo kaj la maksimumo de meteologia elemento, observita dum unu tago).
  • variaĵo
    [MATEMATIKO] Subaro de vektora spaco, kiu estas la nulejo de analitika bildigo: la regula parto de variaĵo estas sternaĵo.
  • varianco
    1. [STATISTIKO] (pp stokasta variablo X) La ekspekto de la kvadratoj de la devioj de la variablo disde ties ekspekto, do la ekspekto de [X - E(X)] ², kie E(X) signas la ekspekton de X.
    1. [STATISTIKO] (pp muestro aŭ samplo kun n valoroj) La aritmetika mezvaloro de la kvadratoj de la devioj multiplikita per n/(n - 1).
    1. [STATISTIKO] (pp muestro aŭ samplo) La aritmetika mezvaloro de la kvadratoj de la devioj.
  • varianto (2) = variablo.
  • variigi
    Fari, ke io variu: variigi la premon, la varmon en eksperimento.
  • variigebla
    Tia, ke oni povas ĝin variigi: variigebla komponanto.
  • kunvarianco
    [STATISTIKO] (pp du stokastaj variabloj X kaj Y) La ekspekto de la produto
    (X - E(X)) (Y - E(Y)).
  • nevaria
    Tia, ke ĝi ne varias: nevaria grando, vorto; la nevaria irado de la astroj.
    konstanta.
  • varikolora
    Tia, ke ĝia koloro ŝanĝiĝas.
  • variometro
    1. [ELEKTRO] [TELEKOMUNIKOJ] Variigebla indukta bobeno, servanta por mezuroj, agordo de anteno, ktp.
    1. Aparato, por mezuri la aerpreman ŝanĝiĝon.
  • kultivovario
    [AGRIKULTURO] Vario de kultivata planto, ricevita per selektado. [VIDU] kultivoformo.

    varix


    Iel rilatitaj:

    formx movadx opinix samx tempx veterx ŝanĝx