sama

*sam/a

  1. Estanta nedistingebla de iu aŭ io alia, pro tio, ke ĝi estas tiu ĉi alia mem; mema, identa: tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon de princino (Z); ĉiuj iliaj verkoj, vortoj kaj agoj ĉiam spiras tute klare tiun saman ideon (Z); ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni revas (Z); ili staras nun sur tiu sama punkto, sur kiu ili staris antaŭ 14 jaroj (Z); li, kiu en ĉi tiu sama domo estis malsatinta (Z); el sama tero devenas, saman sukon entenas (Z); sama gento, sama sento (Z); la uzado de la artikolo en E. estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj (Z).
  1. Havanta ĉiujn ecojn similajn al tiuj de io alia: ni ne uzas saman lingvon; la filo tute similas la patron: sama nazo, samaj okuloj (B); via libro estas la sama, kiel la mia. SIN. egala 1.
  • same
    En la sama maniero: tiel same ni ankaŭ diras [...] (Z); tiuj nervoj reagas tute same.
  • samo
    Io sama: mi ĉiam diras la samon, ĉar estas ĉiam same; la samo okazis al li, kiel al lia frato (B).
  • sameco
    Stato, eco, per kiu du aŭ pluraj aferoj estas samaj: ilia sameco estas tiel granda, ke eĉ la patrino ne povas ilin distingi.
  • malsama
    Diferenca, tute alia, havanta kontraŭajn ecojn: tie (en la sorĉita infano) estis du tute malsamaj naturoj, kiuj alternadis (Z); paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj (Z); kompreniĝado inter anoj de la plej malsamaj popoloj (Z).
  • malsameco
    Eco, per kiu io estas malsama: oni neniam vidis tian malsamecon inter du fratoj.
  • tutsama
    Sen ia ajn diferenco.

    sama


    Esprimoj

    Dufoja pago (farita du fojojn de la sama persono).
    Infanoj de sama kresko.
    La perpendikularo estas pli mallonga ol ĉiuj oblikvaj rektoj kondukitaj el la sama punkto ĝis la sama rekto.
    Li estas samaĝa kiel mi. Maltrankvilo, anksieco, angoro : tri gradoj de unu sama stato.
    Mi opinias tute same kiel vi, tute malsame (alie) ol vi.
    Sama sama kiel la mia - tute malsama ol la mia.
    Stari ĉe la sama punkto.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    malsama,malsameco,sama, samampleksa, samaĝa, samcentra, samcivitano, samdomano,same,sameco, samekleziano, samfamiliano, samfaza, samgentano, samhejmano, samideanaro, samideano, samkardinalaj, samklasano, samlandano, samlima, sammomenta, samnaciano, samnivele kun, samnoma, samnormigi,samo, samokaze, samopinii, sampartiano, sampatra, sampatriano, sampatrina, sampatrujano, samrajte, samrangulo, samregnano, samreligiano, samsanga, samseksema, samspeca, samsubstanca, samtempa, samtempeco, samtempulo, samtonia, samurbano, samutera, samvalora, tutsama

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    egala
    identa
    koincidi
    konstanta
    mema
    nedistingebla
    samarea
    samario
    samebena
    samesenca
    simila

    kompari
    konforma

    alia
    aparta
    diferenca
    diversa
    inversa
    kontrasto

    distingi
    miksi
    varii
    ŝanĝi

    Ankaŭ vidu:

    kompari. kvanto. opinii. ordo. pli.

    Iel rilatitaj:

    -ec alix ampleksx analogx ankaŭ apartx arex aĝx centrx civitx diferencx distingx diversx domx du egalx eklezix esencx familix fazx gentx hejmx identx idex inversx kardinalx klanx klasx koincidx komparx konformx konstantx kontrastx kvantx landx limx lingvx mem mi miksx momentx nacix nivelx nomx normx okazx opinix ordx partix partx patrix patrx personx plx rajtx rangulx regnx religix samarix samebenx samesencx sangx sed seksx similx specx statx substancx tempx tonix tutx urbx uterx valorx varix ŝanĝx