adopti (tr)

  1. [juro] Alpreni, per oficiala laŭleĝa akto, iun kiel sian propran filon aŭ filinon: Aŭgusto adoptis Tiberion; la rilatoj inter adoptito kaj adoptinto.
    filigi.
  1. (f) Alproprigi al sia menso, konduto ks: adopti opinion, metodon, konduton, lingvon, kostumon, modon, vivaranĝon.

  • adopta
    1. Rilata al la adopto: la adoptaj leĝoj.
    1. Karakterizata de adopto: ĉu vi volas fariĝi mia adopta filino? (Z); adoptaj gepatroj.
  • adopto
    Ago de tiu, kiu adoptas, k kontrakto, kiu tion sankcias: la adopto estas submetata al diversaj kondiĉoj de aĝo k.a.

  • Iel rilatitaj:

    agnoskx filx infanx leĝx opinix