konsideri

*konsider/i (tr)

  1. Atente esplori ĉiuflanke en la menso: min oni ja ankaŭ povus konsideri, diris la hirundo (Z); la faraono apogis la kapon sur la mano, konsideris momenton kaj diris [...] B; antaŭ ol agi, konsideru la sekvojn de via ago; li konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio (Z); malpli esperu, pli konsideru! (Z); ĉu en tia okazo (se mi tradormis duonon de la tempo en la patrujo) mi povas esti konsiderata? (Z).
    esplori, mediti, pripensi.
  1. Zorge atenti ion, kiel motivon decidigan por agi aŭ kiel alprenindan decidon: ne konsideru mian opinion, sed agu, kiel plaĉos al vi; eble oni konsideros tiun ĉi sugeston ĉe venontaj eldonoj; ni petas vin konsideri tiun karavanon por viaj kongresaranĝoj; ili konsideris, ke ne estas inde perdi tempon por la lernado de lingvo (Z); nun li devas konsideri rezignon de sia ofico; konsideri personojn (k ne nur pravecon de la partioj) ĉe juĝado estas nebone (X); li foriris, ne konsiderante la doloron de siaj gepatroj; ankaŭ tiu argumento devas esti konsiderata.
    kalkuli kun.
  1. Rigardi 6: mi konsideras lin kiel amikon; ŝi konsideradis tiun ĉi ringon kiel ringon de fianĉiĝo (B).
  • konsidero
    1. Funda esploro de io per la menso: longa konsidero savas de sufero (Z); li fine konsentis post mallonga konsidero (B); partopreni en la laboroj kaj konsideroj de la elektantoj (Z).
    1. Atento, kiun oni donas al iu el difinita motivo: montri konsideron al iu; ŝi certe postulus por si iajn apartajn konsiderojn (Z).
  • konsideroj
    Pensoj de tiu, kiu konsideras: konsideroj pri la grandeco kaj dekadenco de la Romanoj; la konsideroj de leĝo, de juĝdecido; tiaj kredeble estis la konsideroj, kiuj igis la episkopon eldoni [...] (Z); ĉiu el la premioj estas donita laŭ tute justaj konsideroj (Z); specialaĵo bazita sur pure praktikaj konsideroj (Z).
  • konsidere
    Kun konsidero al: konsidere la zorgojn, kiuj ŝin ĉirkaŭis, la manĝo ne povis okupi grandan lokon en ŝiaj pensoj (Z).
    pro, koncerne, rilate.
  • konsiderado
    Longa aŭ daŭra konsidero: ĝi povis rigardi en la ĝardenon, tial ĝi havis sufiĉe da floroj kaj kreskaĵoj por konsiderado (Z); kiu li estas en la konsiderado (el la vidpunkto) de rango? (Z); ŝi nur malofte zorgadis pri abstraktaj konsideradoj (Z); li daŭrigis siajn metafizikajn konsideradojn.
  • konsidereco
    Konsidero 2: se vi hezitas plenumi la postulon de ĉi tiu sinjorino pro konsidereco rilate min [...] (Z).
  • konsiderema
    Serioza kaj pripensema.
  • konsiderinda
    Tiel grava, ke ĝi meritas konsideron: konsiderinda, nekonsiderinda argumento.
  • rekonsideri
    Denove konsideri ion, kion oni jam decidis: la konsilantaro rekonsideris la decidon de la antaŭa kunveno.
  • senkonsidera
    1. Senceremonia, senpripensa.
    1. Havanta nenian respekton al iu.


    konsider/i

    REVO: [konsider]
    Ĉio dependas de tio, kiel oni konsideras la aferon.
    decidi : ne plu diskuti, sed diri: "tiel estu", "tiel okazu"; fiksisian opinion aŭ volon, post konsiderado.ekskluziva : ne enhavanta; ne konsideranta; ne allasanta aliajn aŭalispecajn; ne akceptanta eksterulojn; ne por ĉiuj; ekskluzive (de): neenhavante; ne enkalkulante.ekzameni.escepti : meti aparte kaj ne konsideri, nombri, priparoli.esplori.fikcio : io elpensita; elpensita rakonto; neveraĵo konsiderata kielveraĵo.kalkuli.mediti.opinii.pripensi.rigardi.senkonsidera.taksi.vidpunkto.zorge.
    menso opinii. pensi. reputacio rigardi vidi.

    Iel rilatitaj:

    admirx atentx mensx opinix pensx reputacix rigardx sufiĉx temx vidx