popolo

*popol/o

  1. Vasta grupo da homoj, konsciaj pri sia malsimileco kun la ceteraj najbaraj grupoj, kaj loĝantaj kune, plejofte en unu sama lando: se ekz. en la Centra Afriko vivus ia popolo kiu parolus la francan lingvon [...] (Z); (post la milito) kunvenos la diplomatoj kaj penos reordigi la rilatojn inter la popoloj (Z); demandite pri tio, al kiu popolo li apartenas, la loĝanto de tia lando estas devigata nomi ian genton (Z); peco de tiu miksdevena kaj tamen lingve kaj kore unuigita popolo nun staras antaŭ vi (Z) (E-istaro); ĝi prezentas popolon pure idean (Z); kongreso de la ruslandaj popoloj (Z); la cigana popolo; [KRISTANISMO] la popolo de Dio (la kristanoj); (f) formiko, popolo ne forta (X).
    gento, nacio, tribo, loĝantaro, homamaso.
  1. Regataro, kontraste kun la regantaro: la senato kaj la popolo romanaj; kiam regas malvirtulo, la popolo ĝemas (X); iu Usona prezidanto deklaris iam, ke la registaroj estas pli stultaj, ol iliaj popoloj; tiun ĉi alvokon kontraŭ la atombombo ni direktas al ĉiuj popoloj en la mondo; lin la popolo nomas reĝo (Z); la popol' tumultas (Z).
  1. La malpli riĉa, malpli kulturita plimulto, kontraste kun kleruloj, burĝoj ks: Niels aŭ la ĉevalvendisto, kiel la popolo lin nomis (Z); popolo diras, Dio diras (Z); li, kies kantoj estas la ĝojo de la popolo same kiel de la elito; popolfronto, popoldemokratio.
    plebo, proletaro.
  1. [BIBLIO] La paganaj popoloj: ili (hebreoj) miksiĝis kun la popoloj kaj lernis iliajn farojn (X); kial devas diri la popoloj: Kie estas ilia Dio? (X).
    nacio.
  • popola
    Rilata al la popolo: la popolaj amasoj, svarmantaj sur la larĝa trotuaro (Z); popola kutimo havas valoron de leĝo (Z); venas proverbo el popola la cerbo (Z); popola ribelo; popola kvartalo.
    kruda, populara, vulgara.
  • popoli (tr)
    Provizi per loĝantaro: Siberio estis popolita de miksaĵo baltorienta kaj aligenta; la popolado de Alasko.
  • popolaĉo (Z)
    La plej malalta parto de la popolo.
  • popoleto
    Malgranda popolo: hereda lingvo de la plej sensignifa popoleto havas vivon [...] garantiitan (Z); la sennombraj Afrikaj popoletoj.
  • senpopoligi
    Senigi regionon je loĝantaro: la ekonomia krizo senpopoligis la tutan valon.

    popolo


    Kelkaj kunmetaĵoj

    popola, popolamaso, popolaĉo, popoldemokratio, popoldiro, popoleto, popoli, popolkanto, popolopinio, popolumiĝi, senpopoligi

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    lando
    loĝantaro
    nacio
    patrujo
    raso
    socio
    tribo

    kutimo
    lingvo
    moro
    religio
    tradicio

    homo
    nomado
    plebo
    publiko
    sovaĝulo
    loĝi
    migri
    plenigi
    plimultiĝi
    priloĝi
    publikopinio
    samopinii
    vulgara

    Iel rilatitaj:

    Amalekx amoridx aztekx batavx belgx boŝmanx censx demagogx demografx demokratix demokratx francx gentx germanx grupx homx italx japanx krudx kutimx landx limx lingvx loĝx migrx morx multx nacix nomadx opinix patrx plebx plenx prahistorix proletarx publikx rasx religix respublikx socix sovaĝx svedx tradicix tribx vulgarx ĉinx