trudi

*trud/i (tr)

Devigi iun kontraŭ lia volo al io malagrabla, devige akceptigi ion al iu: trudi al iu tedan taskon (B), sian opinion (B), sian ĉeeston, sian amindumadon; trudi severajn kondiĉojn al la venkito; Asirio jam trudas al ni traktatojn (B); ne trudu, kion devus mi rifuzi! (Z); sin trudi al iu, en iun societon; (f) tiuj ideoj pli kaj pli sin trudas al la priatento de ĉiuj popoloj; la demando trudas sin al ni, ĉu...; [FIZIKO] trudataj osciloj (kaŭzataj de ekstera forto, sed ne akordiĝantaj kun la propraj vibroj de la objekto).
dikti, ligi, obsedi.
  • trud (ad)o
    Ag(ad)o de iu, kiu trudas: ili laboras nur sub trudado.
  • trudema
    Inklina trudi ion al aliaj trudema karaktero, reganto, redaktoro; (f) mi ne sentis la froston, kiu penetras en la loĝejon kun ia aroganta trudemo (B).
  • trudiĝi
    Iĝi trudata al iu: ankaŭ aliaj pensoj trudiĝis al li (Z).
  • trudiĝema
    Inklina sin trudi: la mastrino rigardis ŝin videble kiel klientinon pli trudiĝeman kaj kompromitantan ol promesantan ian profiton (Z); (f) ŝi viŝis per la mano siajn okulojn, kvazaŭ ŝi volus forpeli de si ian trudiĝeman penson (Z).
  • altrudi
    Akcenta formo de trudi: oni altrudas al mi edzinon (Z); altrudi reformojn de ekstere; altrudi al iu sian volon, siajn dezirojn; sen bezono altrudi al aliaj personoj sian propran religion (Z); mi ne penos altrudi al vi tiun projekton (Z); altrudi sian ekonomian superregadon al iu lando; altrudita feliĉo estas ofte malfeliĉo; kiam la hebreoj ĉesos altrudadi sin al diversaj popoloj [...] (Z).
  • altrudiĝema
    Trudiĝema: ŝi forpuŝadis tiujn dubojn kaj timojn de si kiel ion tro altrudiĝeman, tro turmentan por sia koro (Z); altrudiĝema gasto.
  • altrudilo
    [TEKNIKOJ] Mekanika aŭ elektromagneta aranĝaĵo por konekti la movan mekanismon de aparato kun la elementoj, kiuj regas ĝin (levilo, rado, relajso ktp).
  • eltrudi
    Per trudo akiri ion de iu: la luno iris returne, ĉar ĝi ne volis, ke oni ion eltrudu de ĝi (Z); eltrudi monon de iu per minacoj pri skandalo.
  • eltruda
    [GEOLOGIO] (pp petro aŭ masivo) Devenanta el magmo, kiu trairis antaŭekzistantajn formaciojn kaj solidiĝis sur la supraĵo de la terkrusto (ĉu aere, ĉu submare).
    vulkana.
  • entruda
    [GEOLOGIO] Pri petro aŭ masivo, devenanta el magmo, kiu eniĝis en antaŭekzistantajn formaciojn kaj solidiĝis pli-malpli profunde en la terkrusto.
    plutona.
  • entrudiĝi
    Trude sin enmiksi en fremdan aferon: la lingvo internacia, ne entrudiĝante en la doman vivon de la popoloj, povas almenaŭ esti lingvo regna kaj societa (Z).
  • entrudiĝanto, entrudulo
    Tiu, kiu, tedante kaj ĝenante, sin enmiksas en fremdan aferon, societon ks.
  • netrudiĝema
    Ne inklina sin trudi, diskreta.

    trudi


    Iel rilatitaj:

    devx diktx fortx opinix pensx