heziti

hezit/i (ntr) (3)

Ne scii, ne esti certa, ĉu oni faros, diros ion, aŭ ne: Marta ne hezitis eĉ unu momenton (Z); nun siavice Mario devis heziti kun (pri) respondo (Z); ho, lasu min heziti! (Z); heziti inter du solvoj; li ne hezitis enpaŝi.
ŝanceliĝi.
  • hezito
    Stato de tiu, kiu hezitas: ŝia hezito estis apenaŭ rimarkebla; respondi sen hezito (Z).
  • hezita
    Montranta heziton: hezitaj vortoj, paŝoj.
  • hezitema
    Inklina al hezitado: hezitema karaktero.
    nedecidema.
  • hezitigi
    Fari, ke iu hezitu: lia admono tre hezitigis min.
    konfuzi.
  • senhezite
    Sen ia hezito: proponi sin senhezite por la misio.

    heziti

    alternativo. hezite (blindopalpe). hezitema (malcerta, nedecidita, duba, sendecida, perpleksa, senvola, ŝanceliĝema, embarasita, malpersistema, skeptika). heziti (dubi, balbuti, prokrasti, ŝanceliĝi, artifiki). hipotezi. konjekto. senhezite (tuj). senhezitema (agpreta, spontanea). supozi. suspekti. Via hezito mem atestas, ke vi mensogas.
    certa. decidi. ĝeni. karaktero. kuraĝa. memori timi.

    Iel rilatitaj:

    certx decidx flux karakterx konsentx kuraĝx memorx opinix pensx rapidx timx ĝenx ŝancelx