pro

*pro

  • I- Prep. , montranta:
    1. la kaŭzon de ago: pro multo da arboj li arbaron ne vidas (Z); pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela (Z); liaj okuloj ĉesis funkcii pro maljuneco (X); pro manko de loko mi ne povas ĉi tie [...] (Z); ŝi pro li perdis fianĉon (Z) (Kp: kiu perdis la fianĉon kaŭze de la nevenkebla A. (Z)); miaj palpebroj malleviĝis pro stranga dormemeco (Z);
    1. la motivon de ago: mi venis pro serioza afero (Z); mi ridas pro lia naiveco (Z); li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco (Z); mi timas pro la urbo (Z); trinki pro ies sano (Z); pro pano kaj mosto ili kunvenas (X); (oferojn) ili buĉas nur pro viando, por ĝin manĝi (X); restu, pro Dio! (Z) (
      per); plezuro, pro ĝentileco (Z); pro formo potenculon ni demandas (Z); li demandis ŝin, pro kio ŝi ploras (Z);
    1. (ark.) la objekton kiun oni interŝanĝas kontraŭ alia: kion vi donos pro tio? (Z); pro viaj komercaĵoj ili alportadis al vi tritikon kaj oleon (X); David aĉetis la bovojn pro 50 sikloj (X); manĝaĵon aĉetu de ili pro mono (X); ili vendu la bovon kaj dividu inter si la monon pro ĝi (X); kiu mortigos bruton, tiu pagu pro ĝi (X); ili demandis, kiom li postulas pro la feloj (Z); okulon pro okulo, denton pro dento (X); niaj infanoj loĝos en la fortikigitaj urboj pro (anstataŭ) la loĝantoj de la lando (X); vi manĝos grenon malnovan, kaj vi elportos la malnovan pro (anstataŭ) la nova (X); ne prenu elaĉeton pro animo de mortiginto (X).
      kontraŭ 4, por 3, 4.
  • RIM. La distingo inter kaŭzo kaj celo de ago ne estas ĉiam klara, kaj tial la prep-oj 'por' kaj 'pro' povas havi sencojn preskaŭ identajn. Oni ne povas diri 'morti por nesingardemo' anst. 'morti pro nesingardemo'; sed inter 'morti por la patrujo' kaj 'morti pro la patrujo' ekzistas nur nuanco: la unua esprimas plivole la entuziasmon, la dua la rezignacion. Same pri 'pagi monon pro io' (oni insistas pri la elspezo) kaj 'pagi monon por io' (oni insistas pri la akiro). En 'ĉiuj Egiptoj fosis pro akvo por trinki', Z. ne skribis 'por akvo' nur por eviti ripeton, sed por estus tie pli konvena.
  • pro tio, ke
    Subjunkcio, esprimanta kaŭzon aŭ motivon: mi ne indulgos ilin pro tio, ke ili dishakis gravedulinojn (X); vi vidas do, ke vi ne devas kulpigi min pro tio, ke mi ne plenumis vian deziron (Z).
    tial ke, ĉar.
  • II- Pref. kun sencoj de la prepozicio:
    1. prokulpa (X); promemora ofero (X); propeka kapro (X); promalĉastaj donacoj (X) (donacoj pro malĉastiĝo); niajn domojn ni donas proprunte (X) (pro prunto);
    1. anĝelo proparolanta (Z) (parolanta anst. iu, favore pro iu); propeti iun (peti iun favore al alia).

    pro

    PMEG: [pro]

    Esprimoj

    Admoni lernanton pro lia maldiligenteco.
    Avanci pro merito.
    Buŝon kaj okulojn disstreĉi pro miro.
    Ekflami pro ofendita fiereco.
    Li demandis ŝin, pro kio ŝi ploras.
    Li ĝuas grandan aŭtoritaton super siaj kolegoj pro sia kompetenteco.
    Li multe suferis pro siaj opinioj.
    Mi venis pro serrioza motivo.
    Ne interrompu vian konversacion pro mi.
    okulon pro okulo - denton pro dento.
    Pala pro kolero.
    Trinki pro ies sano.
    Vojo barita pro la degelo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    indico de propago,koeficiento de propago,pro tio, ke,probatalanto,procentego,procento,procirkonstanca,promorta,proopinia malliberulo,propaga indico,proparolanto,propeka

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    kaŭzo
    kontraŭ
    motivo
    por

    Ankaŭ vidu:

    prepozicio, subjunkcio, prefikso

    Iel rilatitaj:

    de el kaŭzx ke kontraŭ motivx opinix per por prefiksx prepozicix subjunkcix ĉar