problemo

problem/o (1)

  1. Demando, solvota per scienca metodo: ĝi estas tro granda kalkula problemo (Z); fizika problemo; solvi la problemon de lingvo tutmonda (Z).
    teoremo.
  1. ĉio, kion klarigi aŭ solvi estas malfacile: la ekzisto de la animo estas unu el la plej diskutataj problemoj de la filozofio; la miloj da problemoj de unu el la plej malfacilaj ortografioj en la mondo (Z); la malfacilaĵoj kaj problemoj de la arto aperadis antaŭ ŝi (Z); lia tuta konduto estas por mi problemo.
    enigmo.
  1. [LUDOJ] Enigma dispozicio de ŝakfiguroj, ĉe kiu la blanka partio ludu kaj matu post preskribita nombro da movoj.
  • problema
    Tia, ke ĝia solvo aŭ efektiviĝo estas duba: problema opinio, sukceso; rifuzi la faktan nunaĵon pro la problema estontaĵo (Z).
  • mediproblemo
    [EKOLOGIO] Problemo, estiĝanta pro malpurigo de la medio aŭ elĉerpiĝo de resursoj aŭ detruado de habitatoj de vivuloj.

    problemo


    Esprimoj

    En tiu propono kuŝas la solvo de la problemo.
    La opinioj ŝajnas kristaliĝi al unueca solvo de la problemo.
    La problemo pri malarmado, pri internacia limigo de la armadoj.
    La provizado de la modernaj urboj je akvo estas en somero grava problemo.
    Sagaca solvo de ŝakproblemo.
    Tio estas problemo, kies solvo ne suferas atendon.
    Transiri al la problemoj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    mediproblemo,problemasenprobleme

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    demando solvota
    enigmo
    malfacila
    mona problemo
    teoremo

    Ankaŭ vidu:

    afero. atendi. grava. matematiko. opinii. scienco. scii. ŝako.

    Iel rilatitaj:

    aferx atendx demandx enigmx facilx florx gravx matematikx medix monx opinix proponx sciencx scix solvx teoremx ŝakx