kutimi

*kutim/i (+ infinitivo; al aŭ tr)

  1. Havi fortan emon al ia ago pro ofta ripetado: li kutimas fumi pipon post tagmanĝo.
  1. (ark.) kutimiĝi, akiri kutimon: vi veturas sur simpla veturilo?-Jes, mi kutimis (Z); kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi (Z); nun, kiam ni kutimis je la leĝoj de nia lingvo, ni povas [...] (Z).
  • kutimo
    1. Inklino fari ian agon, akirita pro ofta ripetado de tiu ago: la homo estas sklavo de la kutimo (Z); kutimo estas dua naturo (Z); B. , estante ankoraŭ en Varsovio, havis ĉiam la kutimon paroladi (Z); la mastro faris al si kutimon ne doni kandelojn (Z); en la aŭtuna kaj vintraj vesperoj vi havis la kutimon kune legi (Z).
    1. Agmaniero, starigita de longa uzado ĉe iu popolo: la kutimo ludas grandan rolon en la socia vivo; popola kutimo havas valoron de leĝo (Z); konforme al la tempo kaj kutimoj (Z).
      moro, rutino, tradicio. [VIDU] sulko, faldo.
  • kutima
    Rezultanta de kutimo, ordinara: la akcento kutima (Z) (de vorto); kutima okupo, gesto; li perdis sian kutiman trankvilecon.
  • kutime
    Laŭ kutimo: kiu mensogas kutime, mensogas sentime (Z); estas ĉe vi kutime, ke mi liberigu unu (malliberulon) dum la Pasko (N).
  • kutimigi
    Fari, ke iu kutimu: kutimigi infanon al akurateco (B), sklavon al dorlotigado (X); la mizero kutimigis lin levi sin el la lito tre frue (Z); nomoj geografiaj, kiuj ne povas esperi kutimigi la publikon al sia formo (Z); kutimigadi iun, ke li faru [...] (Z).
  • kutimiĝi, alkutimiĝi
    Akiri kutimon: estus tre bone, se la E-istoj kutimiĝus montri sian sindonecon ne al mi, sed al siaj institucioj (Z); ŝi ne kutimiĝis al tio, ke oni ĝin suspektu (Z); post kelka praktiko oni tiel facile alkutimiĝas al la uzado de 'vi', ke [...] (Z); sed al tio oni estas alkutimiĝinta (Z); ŝi ne povis alkutimiĝi al la penso, ke [...] (Z); estus bone, se ni alkutimiĝus en ĉiuj okazoj dubaj preferi la nominativon (Z).
  • alkutimiĝo
    1. Akiro de kutimo: post alkutimiĝo doloras disiĝo (Z).
    1. [MEDICINO] lompostioma tolero de medikamento aŭ veneno, kiun oni povas preni en pli kaj pli granda kvanto.
  • dekutimigi
    Senigi iun je kutimo: dekutimigi malsanulon je la tabakuzado.
  • dekutimiĝi, malkutimi
    Perdi la kutimon: tion li devis baldaŭ malkutimi (Z).
  • ekskutima
    Estinta iam en kutimo, sed ne plu.
  • eksterkutima
    Eksterordinara, malofta.
  • kontraŭkutima
    Nekongrua kun la kutimo: ĉar la vorto 'ĝi' enhavas en si ion malaltigan kaj ankaŭ kontraŭkutiman [...] (Z).
  • nekutima
    Tia, ke oni ĝin ne kutimas: li ekparolis kun nekutima malvarmeco.


    Fari la kutimajn malsaĝaĵojn. kutimo estas dua naturo. La publiko, kutimanta opiniadi ĉiun atakanton bravulo kaj ĉiun atakaton kulpulo. Li kutimas alveni malfrue. Ne de unu okazaĵo fariĝas kutimo. Revigligi malnovajn kutimojn.
    alkutimiĝo. aŭtomate, senkonscie, senpripense. ĉevaleto, ŝatokupo, hobio. decoreguloj, bonaj manieroj. dekutimigi, senigi. eduki. ekskutima, malmoderna. eksterkutima, strangega. ekzerci, dresi, trejni, hardi. enradigita, ĝisosta. faldo, faldajo. familiara, ordinara, populara. gimnastrikaj ekzercoj, fleksibigo, supligo, malrigidigo. kaprico. kliento : iu, kiu kutime por certaj servoj venas al la sama profesiulo (kliento de advokato, kuracisto); iu, kiu kutime certajn aferojn aĉetas de la sama vendisto (kliento de vendejo); servato; aĉetanto. kutimoj kaj moroj. laŭ sia kutimo. malnova. manio, tiko. maniulo. miskutimo, miskonduto. modo : nedaŭra ĝenerala kutimo (pri vestoj.). moro : kutimo en iu grupo, popolo. radkavo, vojsulko, radsulko. rutino. sulko. tradicio : la (buŝa) transdonado de opinioj, kutimoj, ideoj. de unu generacio al alia; la saĝo de la antaŭuloj. uzata, eluzita, trtretita, tede banala, ŝablona.
    ĝenerala. konduti. koni. lerni. memori. naturo. normala. ofte. opinii. simpla.

    Iel rilatitaj:

    decx kondutx konx kulturx kuriozx lernx manierx memorx naturx normalx novx oftx opinix popolx praktikx simplx tradicix ĝeneralx