maniero

*manier/o

  1. Rimedo, procedo, agospeco laŭ kiu afero fariĝas aŭ okazas: la klarigon ili donis en diversaj manieroj (Z); oni komencis preparadi ilin en tute alia maniero (Z); tiu okazis en stranga maniero (Z); se ili nur elektos la ĝustan manieron de agado (Z); la maniero, kiel oni donas, valoras pli ol tiu, kion oni donas; tiu estis nur maniero esprimi ilian dankon; la skriban manieron de Javal (sen ĉapelliteroj) mi tute ne aprobis (Z).
  1. Speco de agado, kutima al iu, iun karakterizanta: lia seka kaj komika maniero de agado (Z); li ensuĉis liberspiritan manieron de pensado (Z); ili rakontis la historion en sia maniero (Z); tio tute ne estas mia maniero aranĝi la aferojn; (speciale [BELARTOJ] ) pentraĵo laŭ la maniero de Rafaelo; tiu artisto havis plurajn manierojn; verko el la unua maniero de Vermeer ( [VIDU] mano).
  • manieroj
    Eksteraj formoj de konduto, sintenado en sociaj rilatoj: nobelaj manieroj lin distingis (Z); tia klereco kaj gravaj manieroj! (Z); li vivas ankoraŭ laŭ la malnovaj manieroj (Z); tiu estas alilandaj manieroj, tian sintenadon ni hejme neniam permesos! (Z); jen belaj manieroj!; mankisi laŭ la hungaraj manieroj.
  • maniera
    Esprimanta manieron: la manieraj adverboj, adjektoj, subpropozicioj.
  • maniere
    En ia maniero: alimaniere, sammaniere (Z), siamaniere (Z), tiamaniere; kiamaniere (Z) (ofte uzata anst. kiel, por eviti intermikson kun la aliaj sencoj de tiu vorto).
  • tiamaniere
    En tia maniero.
    tiel I a).
  • manierismo
    1. [BELARTOJ] Stilo, karakterizita de strebado al distinga maniero kaj al simetrio laŭ dukurbaj linioj, naskiĝinta en Italio kaj evoluinta inter la Renesanca stilo kaj la baroko (ĉ. 1550-1640).
    1. [MEDICINO] Afekta gestado kaj parolado, karakteriza en skizofrenio aŭ gravaj personeco-perturboj.
  • manieristo
    Pentristo, skulptisto, kiu apartenas al la manierisma tendenco.
  • bonmaniera
    Praktikanta la manierojn de la mondumo: junaj, bonmanieraj, belfiguraj komizoj (Z).
  • dirmaniero
    Aparta maniero aranĝi vortojn por esprimi difinitan ideon: familiara, patosa dirmaniero.
  • malbelmaniera
    Havanta krudajn manierojn: plej volonte li al la vivanto tuj elbatus ambaŭ okulojn, sed tiu estus tro malbelmaniera (Z).
  • uzmaniero
    Maniero, kiel oni devas uzi aparaton, substancon, kuracilon ks: la uzmaniero estas indikita sur la skatolo, sur aparta prospekto.
  • vidmaniero
    Maniero, kiel iu persono vidas la situacion, la aferon.
  • vivmaniero
    Maniero, kiel iu aranĝas sian kutiman sintenadon, mastrumadon kc: pia kaj serioza estis la vivmaniero de la rabeno (Z); tiu estis vivmaniero certe ne konforma al la reguloj de la higieno (Z).
  • tranĉmaniero
    Maniero, kiel tajloro altranĉas la ŝtofon: ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron (Z).



    afero. agi arto. ĉia ĉiel kompari kutimi laŭ metodo nenia neniel opinii. pensi. pentri. povi. rimedo scienco. stato strukturo tia tiel

    Iel rilatitaj:

    -e -iĝ afektx aferx agx alternativx alternx artx formx ke kiel komparx kutimx laŭ metodx nenia neniel opinix pensx pentrx pluraj povx rimedx sciencx statx strukturx tia tiel vojx ĉia ĉiel