konjekti

*konjekt/i (tr)

Elmeti opinion, konkludon aŭ klarigon, bazitan nur sur probablaĵoj: la rezultojn oni eĉ ne povas konjekti; Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu (Z); la homa spirito emas konjekti pri tio, kion ĝi ne povas scii; la vidvino konjektis, ke tio estas la edzino de la pordisto (Z).
diveni, hipotezi, supozi, suspekti.
  • konjekto
    Supoza, sed ne certa opinio, konkludo aŭ klarigo: oni vane faris ĉiujn eblajn konjektojn pri lia morto.
  • konjekta
    Bazita sur konjekto (j): historio estas konjekta scienco.
  • konjektaĵo
    Io konjektita: tiu korekto en la teksto estas editora konjektaĵo.
  • konjektebla
    Tia, ke oni povas tion konjekti: la malsukceso de lia edziĝo estis ja konjektebla.

    konjekti

    Esprimoj:

    la homa spirito emas konjekti pri tio, kion li ne scias.
    la konjekto pri la kvar koloroj ricevis solvon helpe de komputilo
    la rezultatojn oni eĉ ne povas konjekti
    lia sukceso estas konjektebla.
    oni vane faris tiujn eblajn konjektojn pri lia morto.
    ĝis antaŭ nelonge la t.n. „teoremo de Fermat“ estis nura konjekto
    Aserto, kiun oni opinias vera, sed ankoraŭ ne sukcesis demonstri
    Elmeti opinion, konkludon aŭ klarigon bazitan nur sur probablaĵoj
    Supoza sed ne certa opinio, konkludo aŭ klarigo

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    konjekta, konjektaĵo, konjektebla, konjekto

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    aksiomo
    antaŭ vidi
    aserti
    demonstri
    diveni
    hipotezi
    klara
    konkludi
    opinii
    probabla
    supozi
    suspekti
    teoremo
    teorio

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    aksiomx asertx demonstrx deĉifrx divenx hipotezx klarx konkludx opinix probablx supozx suspektx teoremx teorix vidx