proponi

*propon/i (tr)

  1. Prezenti al ies juĝo; antaŭmeti diskutotaĵon: homo proponas, Dio disponas (Z); ekzemplo proponas, sed ne ordonas (Z); proponi ion al la publika kritiko; oni eble proponos la aranĝon de festoj intergentaj (Z); ĉiu proponas ŝanĝojn laŭ sia bontrovo (Z); personoj, kiujn ĝi proponas elekti (Z); bona estas la afero, kiun vi proponis fari (X); mi proponas, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de niaj seĝoj (Z); la grupo proponis, ke la proksima kongreso okazu en P.; la nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en la manojn kun malkonfido (Z); la ŝanĝoj, kiuj estis proponitaj de multaj amikoj (Z); la reformoj ne devas esti fragmentaj, kiel la ĝisnune proponitaj (Z).
  1. Prezenti al iu ion ne petitan, por ke tiu disponu pri ĝi: mi povas proponi vete nur buŝelon da pomoj (Z); dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas (Z); proponi al iu siajn servojn (Z), rekompencon (B); proponi al mastro sian laborforton; proponi varon al kliento; verkoj, proponataj al la socio (Z); ŝi proponis sin kiel servistinon (Z); (f) la sukoplenaj fruktoj falis al si en la manon kaj sin mem proponis kiel refreŝigaĵon (Z).
  • RIM. Proprasence oni 'prezentas' ion al iu, supozante, ke li/ŝi ĝin akceptos; oni 'proponas' ion al iu, petante ke li/ŝi ĝin ekzamenu, aŭ esperante, ke li/ŝi ĝin uzos; oni 'oferas' al iu ion, kion oni multe ŝatas, kredante, ke li/ŝi senkoleriĝos aŭ plenumos onian deziron.
  • propono
    1. Tio, kion iu proponas: akcepti (Z), forĵeti (Z), diskuti (Z) ies proponon; la plej granda parto de la nunaj proponoj montriĝos tute senutilaj (Z); al tiu kategorio de proponoj apartenas la forigo [...] (Z); via propono ne fari tion (Z).
    1. Ago de tiu, kiu proponas: pro kio do tiuj reformoj, kies sola propono estas jam danĝera por la lingvo? (Z).
  • proponado
    Ofertado: la proponado de laboro superas ĝian postuladon.
  • kontraŭpropono
    Propono, kiun oni kontraŭmetas al unu antaŭa por ĝin plibonigi aŭ tute transformi.
  • pliproponi
    En negoco, aŭkcio ks, proponi pli altan prezon, ol la antaŭaj proponintoj: li pliproponis je tri dolaroj.

    proponi


    Esprimoj

    Akre batali ies proponon.
    Apogi, subteni proponon.
    Baloti por, kontraŭ la leĝpropono.
    Deklari sin kontraŭ la propono.
    Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas.
    En tiu propono kuŝas la solvo de la problemo.
    Forĵeti indigne malhonestan proponon.
    Homo proponas, Dio disponas.
    Mi proponas, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de (de sur) niaj
    Oferti, proponi varon al kliento.
    Oni devas disigi tiujn du proponojn.
    Peti pri la mano de iu (proponi edzinigon).
    Prezenti proponon en taŭga formulo.
    Tiu propono akiris ĉies aprobon.
    Tiu propono estas laŭ mia opinio tre prudenta.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    kontraŭpropono,pliproponi,proponado,proponi,propono

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    prudenta propono
    utila

    akcepti proponon

    apogi
    deklari
    diskuti
    disponi
    forĵeti
    oferi
    oferti
    prezenti
    rifuzi
    subteni

    baloti pri propono
    opinii
    voĉdoni

    solvo

    Ankaŭ vidu:

    agi. batali. doni. fari. komerci. kongreso. leĝo. opinii. paroli. problemo. taŭga. varo.

    Iel rilatitaj:

    agx akceptx apogx aprobx aĉetx balotx batalx deklarx devx diskutx disponx donx farx komercx kongresx leĝx ofertx oferx opinix parolx prezentx problemx prudentx rifuzx solvx taŭgx tenx utilx varx voĉx ĵetx