avizo

  • Afiŝeto, etikedo, slipeto ks, sciiganta al la publiko utilan informon aŭ instrukciojn: avizo pri la vizito de gaskontrolisto; avizo pri la uzado de telefono, de medikamento; sur la pordo estis avizo, ke la oficejo estas fermita ĉi-sabate.
  • Korespondaĵo per kiu oni sciigas al iu, ke lia sendaĵo atingis la celon: avizo pri ricevo de registrita letero; fervoja avizo pri alveninta pakaĵo.
  • avizi (tr)
    Informi per avizo: oni avizis min, ke mi devos delasi mian apartamenton post tri monatoj.
    anonci, averti, sciigi. cirkulerx , opinix , tabulx ,

    Iel rilatitaj:

    afiŝx anoncx avertx cirkulerx informx opinix scix tabulx